Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: Jude

1:1 Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo:

1:2 Kompato al vi kaj paco kaj amo pligrandigxu.

1:3 Amataj, kiam mi faris cxian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi devigxis skribi al vi, por kuragxigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.

1:4 CXar ensxteligxis iuj homoj, jam antaux longe destinitaj por cxi tiu kondamno, malpiuloj, sxangxante la gracon de nia Dio en dibocxecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.

1:5 Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciigxis pri cxio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn.

1:6 Kaj angxelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran logxejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj cxiamaj gxis la jugxo en la granda tago.

1:7 Kiel ankaux Sodom kaj Gomora kaj la cxirkauxaj urboj tiel same, kiel cxi tiuj, malcxastigxinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.

1:8 Tamen tiel same ankaux cxi tiuj en siaj songxadoj malpurigas la karnon, malestimas auxtoritaton, kaj insultas honorojn.

1:9 Sed Mihxael, la cxefangxelo, kiam en kontrauxstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuragxis lin akuzi insulte, sed diris:La Sinjoro vin riprocxu.

1:10 Sed tiuj insultas ja cxion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtigxas.

1:11 Ve al ili! cxar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forjxetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontrauxdirado de Korahx.

1:12 Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin pasxtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; auxtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;

1:13 sovagxaj marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.

1:14 Kaj al ili ankaux HXanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante:Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,

1:15 por fari jugxon kontraux cxiuj, kaj por kondamni cxiujn malpiulojn pri cxiuj malpiajxoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri cxiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraux Li.

1:16 Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laux siaj voluptoj (dum ilia busxo parolas fanfaronajxojn) kaj favorantaj personojn pro profito.

1:17 Sed vi, amataj, memoru la dirojn antauxe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

1:18 nome, ke ili diris al vi:En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laux siaj propraj voluptoj malpiaj.

1:19 Tiuj estas la apartigantoj, lauxsentaj, ne havantaj la Spiriton.

1:20 Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito,

1:21 konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.

1:22 Kaj unujn, kiuj sxanceligxas, indulgu;

1:23 kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante ecx la veston makulitan de la karno.

1:24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriprocxaj antaux Sia gloro en granda gxojo,

1:25 al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj auxtoritato, antaux cxiu mondagxo, kaj nun, kaj gxis la eterneco. Amen.


Next: Revelation