Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: James

1:1 Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj:Saluton!

1:2 Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,

1:3 sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.

1:4 Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.

1:5 Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.

1:6 Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.

1:7 CXar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro-

1:8 duoblanima homo, sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj.

1:9 Sed la malaltranga frato gxoju pri sia alteco;

1:10 kaj la ricxulo pri sia humiligxo; cxar kiel floro de herbo li forpasos.

1:11 CXar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj.

1:12 Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

1:13 Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;

1:14 sed cxiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.

1:15 Tiam la dezirado, gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas morton.

1:16 Ne trompigxu, miaj amataj fratoj.

1:17 CXiu bona donajxo kaj cxiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, cxe kiu ne povas ekzisti sxangxo, nek ombro de sinturnado.

1:18 Laux Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj kreitajxoj.

1:19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;

1:20 cxar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.

1:21 Tial, formetinte cxian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.

1:22 Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur auxskultantoj, trompantaj vin mem.

1:23 CXar se iu estas auxskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizagxon en spegulo;

1:24 cxar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.

1:25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.

1:26 Se iu sxajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.

1:27 Religio pura kaj senmakula antaux nia Dio kaj Patro estas jena:viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpurigxo de la mondo.

2:1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.

2:2 CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro;

2:3 kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo;

2:4 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj?

2:5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

2:6 Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn?

2:7 CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

2:8 Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone;

2:9 sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj.

2:10 CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio.

2:11 CXar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaux:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la legxo.

2:12 Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel jugxotoj laux legxo de libereco.

2:13 CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.

2:14 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi?

2:15 Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo,

2:16 kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?

2:17 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.

2:18 Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.

2:19 Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas.

2:20 Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?

2:21 CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?

2:22 Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis;

2:23 kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio.

2:24 Vi vidas, ke homo pravigxas per faroj, kaj ne sole per fido.

2:25 Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo?

2:26 CXar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.

3:1 Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan jugxon.

3:2 CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon.

3:3 Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon.

3:4 Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.

3:5 Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!

3:6 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.

3:7 CXar cxiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis;

3:8 sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.

3:9 Per gxi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per gxi ni malbenas homojn, faritajn laux la bildo de Dio;

3:10 el la sama busxo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti.

3:11 CXu la fonto elsxprucigas el la sama aperturo dolcxan akvon kaj maldolcxan?

3:12 cxu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aux vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolcxajxon.

3:13 Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco.

3:14 Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero.

3:15 CXi tiu sagxeco ne devenas de supre, sed estas monda, lauxsenta, demona.

3:16 CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago.

3:17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco.

3:18 Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.

4:1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?

4:2 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, cxar vi ne petas.

4:3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.

4:4 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio.

4:5 Aux cxu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? CXu la spirito, kiun Li logxigis en ni, deziregas envieme?

4:6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.

4:7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.

4:8 Alproksimigxu al Dio, kaj Li alproksimigxos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj cxastigu la korojn, vi duoblanimuloj.

4:9 Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon.

4:10 Humiligxu antaux la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

4:11 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aux jugxas sian fraton, tiu kalumnias la legxon kaj jugxas la legxon; sed se vi jugxas la legxon, vi jam estas ne plenumanto de la legxo, sed jugxanto.

4:12 Unu estas la legxdonisto kaj jugxisto, Tiu, kiu povas savi aux pereigi; kiu vi estas, jugxanta vian proksimulon?

4:13 Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;

4:14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.

4:15 Anstataux diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion aux tion.

4:16 Sed nun vi fieras pri viaj memfidajxoj; cxiu tia singratulado estas malbona.

4:17 Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, cxe tiu estas peko.

5:1 Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj.

5:2 Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj.

5:3 Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.

5:4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.

5:5 Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado.

5:6 Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontrauxstaras al vi.

5:7 Paciencu do, fratoj, gxis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri gxi, gxis gxi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.

5:8 Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas.

5:9 Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj.

5:10 Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro.

5:11 Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

5:12 Sed antaux cxio, miaj fratoj, ne jxuru, nek per la cxielo, nek per la tero, nek per ia alia jxuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub jugxon.

5:13 CXu iu el vi suferas? li pregxu. CXu iu estas gaja? li psalme kantu.

5:14 CXu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili pregxu super li, sxmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro;

5:15 kaj la pregxo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li.

5:16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

5:17 Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.

5:18 Kaj denove li pregxis; kaj la cxielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.

5:19 Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,

5:20 oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.


Next: 1 Peter