Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: Nehemiah

1:1 Vortoj de Nehxemja, filo de HXahxalja. En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo SXusxan.

1:2 Kaj venis HXanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.

1:3 Kaj ili diris al mi:La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.

1:4 Kiam mi auxdis tiujn vortojn, mi sidigxis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj pregxis antaux Dio de la cxielo.

1:5 Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

1:6 Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.

1:7 Ni forte pekis antaux Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la legxojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto.

1:8 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome:Se vi pekos, Mi disjxetos vin inter la popolojn;

1:9 sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj ecx estus cxe la rando de la cxielo, Mi ecx de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por logxigi tie Mian nomon.

1:10 Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.

1:11 Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la pregxo de Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo. (Mi estis vinversxisto cxe la regxo.)

2:1 En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la regxo Artahxsxast, antaux li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la regxo; kaj gxis tiam mi ne estis malgaja antaux li.

2:2 Kaj la regxo diris al mi:Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis,

2:3 kaj mi diris al la regxo:La regxo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro?

2:4 Kaj la regxo diris al mi:Kion do vi deziras? Tiam mi pregxis al Dio de la cxielo,

2:5 kaj diris al la regxo:Se al la regxo placxas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie trovigxas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui gxin.

2:6 Kaj la regxo diris al mi (la regxino sidis apud li):Kiel longe dauxros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la regxo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon.

2:7 Kaj mi diris al la regxo:Se al la regxo placxas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, gxis mi venos en Judujon;

2:8 kaj ankaux leteron al Asaf, la gardisto de la regxa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo cxe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi logxos. Kaj la regxo donis al mi, cxar super mi estis la favora mano de mia Dio.

2:9 Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la regxo. Kaj la regxo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn.

2:10 Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan cxagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.

2:11 Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj,

2:12 mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.

2:13 Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj gxiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro.

2:14 Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Regxa Lageto; sed tie ne estis suficxe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi.

2:15 Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.

2:16 Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris gxis nun.

2:17 Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron, en kiu ni trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.

2:18 Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono.

2:19 Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas?

2:20 Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.

3:1 Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de SXafoj; ili sanktigis gxin kaj starigis gxiajn pordojn, ili sanktigis gxis la turo Mea, gxis la turo HXananel.

3:2 Apud li konstruis la logxantoj de Jerihxo, apud ili konstruis Zakur, filo de Imri.

3:3 La Pordegon de Fisxoj konstruis la logxantoj de Senaa; ili tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.

3:4 Apud ili konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc; apud ili konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, filo de Mesxezabel; apud ili konstruis Cadok, filo de Baana.

3:5 Apud ili konstruis la Tekoaanoj; tamen iliaj eminentuloj ne metis sian kolon sub laboradon por sia sinjoro.

3:6 La Malnovan Pordegon konstruis Jojada, filo de Paseahx, kaj Mesxulam, filo de Besodja; ili tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn riglilojn.

3:7 Apud ili konstruis Melatja, la Gibeonano, kaj Jadon, la Meronotano, la logxantoj de Gibeon kaj de Micpa, gxis la segxo de la transrivera regionestro.

3:8 Apud li konstruis Uziel, filo de HXarhaja, fandisto; apud li konstruis HXananja, filo de sxmirajxisto. Kaj ili restarigis Jerusalemon gxis la Largxa Murego.

3:9 Apud ili konstruis Refaja, filo de HXur, estro de duondistrikto de Jerusalem.

3:10 Apud ili kaj kontraux sia domo konstruis Jedaja, filo de HXarumaf; apud li konstruis HXatusx, filo de HXasxabneja.

3:11 Alian parton konstruis Malkija, filo de HXarim, kaj HXasxub, filo de Pahxat-Moab; ankaux la Turon de la Fornoj.

3:12 Apude konstruis SXalum, filo de Halohxesx, estro de duondistrikto de Jerusalem, li kaj liaj filinoj.

3:13 La Pordegon de la Valo konstruis HXanun kaj la logxantoj de Zanoahx; ili konstruis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn riglilojn, kaj mil ulnojn de la murego gxis la Pordego de Sterko.

3:14 La Pordegon de Sterko konstruis Malkija, filo de Rehxab, estro de la distrikto de Bet-Kerem; li konstruis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.

3:15 La Pordegon de la Fonto konstruis SXalun, filo de Kol-HXoze, estro de la distrikto de Micpa; li konstruis gxin kaj tegis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaux la muregon cxe la lageto SXelahx de la regxa gxardeno kaj gxis la sxtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David.

3:16 Post li konstruis Nehxemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-Cur, gxis la loko kontraux la tomboj de David kaj gxis la farita lageto kaj gxis la Domo de Herooj.

3:17 Post li konstruis la Levidoj:Rehxum, filo de Bani; apude konstruis HXasxabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto.

3:18 Post li konstruis iliaj fratoj, Bavaj, filo de HXenadad, estro de duondistrikto de Keila.

3:19 Apud li konstruis Ezer, filo de Jesxua, estro de Micpa, duan parton, cxe la angulo, kontraux la loko, kie oni supreniras al la armilejo.

3:20 Post li vigle konstruis Baruhx, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo gxis la pordo de la domo de Eljasxib, la cxefpastro.

3:21 Post li konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc, alian parton, de la pordo de la domo de Eljasxib gxis la fino de la domo de Eljasxib.

3:22 Post li konstruis la pastroj, kiuj logxis en la cxirkauxajxo.

3:23 Post ili konstruis Benjamen kaj HXasxub, kontraux sia domo; post ili konstruis Azarja, filo de Maaseja, filo de Ananja, apud sia domo.

3:24 Post li konstruis Binuj, filo de HXenadad, alian parton, de la domo de Azarja gxis la angulo kaj la rando.

3:25 Palal, filo de Uzaj, de kontraux la angulo kaj la turo, kiu elstaras el la supra regxa domo, apud la korto de malliberejo. Post li Pedaja, filo de Parosx

3:26 (La Netinoj logxis en Ofel.) gxis kontraux la Pordego de la Akvo oriente, kaj gxis la elstaranta turo.

3:27 Poste konstruis la Tekoaanoj, alian parton, de kontraux la granda elstaranta turo gxis la muro de Ofel.

3:28 De post la Pordego de la CXevaloj konstruis la pastroj, cxiu kontraux sia domo.

3:29 Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraux sia domo; post li konstruis SXemaja, filo de SXehxanja, gardisto de la Orienta Pordego.

3:30 Post li konstruis HXananja, filo de SXelemja, kaj HXanun, sesa filo de Calaf, alian parton. Post li konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, kontraux sia cxambro.

3:31 Post li konstruis Malkija, filo de fandisto, gxis la domo de la Netinoj kaj de la butikistoj, kontraux la Pordego de Depono kaj gxis la tegmenta cxambro de la angulo.

3:32 Inter la tegmenta cxambro de la angulo kaj la Pordego de SXafoj konstruis la fandistoj kaj la butikistoj.

4:1 Kiam Sanbalat auxdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan cxagrenon, kaj li mokis la Judojn.

4:2 Kaj li parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario, kaj diris:Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos? cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo?

4:3 Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris:Ecx tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, gxi detruos ilian sxtonan muregon.

4:4 Auxskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni trovigxas; rejxetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;

4:5 ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elvisxigxu antaux Vi; cxar ili cxagrenis la konstruantojn.

4:6 Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita gxis duono; kaj la popolo laboris kuragxe.

4:7 Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la Asxdodanoj auxdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la brecxoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris.

4:8 Kaj ili faris interkonsenton, ke ili cxiuj kune iru milite kontraux Jerusalemon kaj faru al gxi malbonon.

4:9 Sed ni pregxis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraux ili.

4:10 La Judoj diris:Malgrandigxis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon.

4:11 Kaj niaj malamikoj diris:Ili ne scios kaj ne vidos, gxis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj cxesigos la laboradon.

4:12 Kiam la Judoj, kiuj logxis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el cxiuj lokoj:Revenu al ni,

4:13 tiam mi starigis malsupre sur la lokoj malantaux la murego, sur la nekovritaj lokoj, mi starigis la popolon lauxfamilie, kun iliaj glavoj, lancoj, kaj pafarkoj.

4:14 Kaj mi pririgardis, kaj mi starigxis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.

4:15 Kiam niaj malamikoj auxdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni cxiuj revenis al la murego, cxiu al sia laboro.

4:16 Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, sxildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj trovigxadis malantaux la tuta domo de Jehuda.

4:17 Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la sxargxojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano cxiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon.

4:18 La konstruantoj cxiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.

4:19 Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo:La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia;

4:20 tial se de iu loko vi auxdos la sonon de trumpeto, tien kolektigxu al ni; nia Dio batalos por ni.

4:21 Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la levigxo de la cxielrugxo gxis la apero de la steloj.

4:22 Kaj mi ankaux diris en tiu tempo al la popolo, ke cxiu kun sia knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili laboru.

4:23 Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaux mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur cxiu aparte estis sendata, por sin bani.

5:1 Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraux siaj fratoj, la Judoj.

5:2 Estis tiaj, kiuj parolis:Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj mangxu, por ke ni vivu.

5:3 Aliaj parolis:Niajn kampojn, niajn vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraux malsato.

5:4 Aliaj parolis:Ni pruntas monon por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj vinbergxardenojn;

5:5 sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinbergxardenoj apartenas al aliaj.

5:6 Kaj tio forte min cxagrenis, kiam mi auxdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn.

5:7 Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riprocxon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili:Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraux ili grandan kunvenon.

5:8 Kaj mi diris al ili:Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.

5:9 Kaj mi diris:Ne bona estas tio, kion vi faras. CXu vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?

5:10 Ankaux mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malsxuldigu al ili tiun sxuldon.

5:11 Redonu do al ili hodiaux iliajn kampojn, vinbergxardenojn, olivgxardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.

5:12 Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.

5:13 Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris:Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritajxo cxiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris:Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.

5:14 Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro gxis la tridek-dua jaro de la regxo Artahxsxast, en la dauxro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne mangxis la panon de regionestro.

5:15 La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.

5:16 Mi partoprenis ankaux en la laborado cxe tiu murego; kaj kampon ni ne acxetis; kaj cxiuj miaj junuloj kolektigxadis tie al la laboro.

5:17 CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.

5:18 Preparataj estis por unu tago:unu bovo, ses plej bonaj sxafoj, kaj ankaux birdoj estis preparataj cxe mi; kaj en la dauxro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraux tio mi ne postulis panon de regionestro, cxar la popolo estis sxargxita de malfacila laboro.

5:19 Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, cxion, kion mi faris por cxi tiu popolo.

6:1 Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Gesxem, kaj niaj ceteraj malamikoj auxdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en gxi difektoj (kvankam gxis tiu tempo mi ankoraux ne starigis pordojn en la pordegoj),

6:2 tiam Sanbalat kaj Gesxem sendis, por diri al mi:Venu, ni kune kunvenu en la vilagxoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.

6:3 Sed mi sendis al ili senditojn, por diri:Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial cxesigxu la laborado, kiam mi gxin forlasos kaj iros al vi?

6:4 Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman.

6:5 Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron.

6:6 En gxi estis skribite:Inter la nacioj iras la famo, kaj Gesxem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laux tiu famo vi volas esti ilia regxo.

6:7 Ankaux profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante:Estas regxo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la regxo; venu do, ke ni kune interkonsiligxu.

6:8 Sed mi sendis al li, por diri:Nenio farigxis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.

6:9 Ili cxiuj ja timigis nin, pensante:Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj gxi ne estos farata. Sed nun fortigxu miaj manoj.

6:10 Kaj mi venis en la domon de SXemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin ensxlosis. Kaj li diris:Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni sxlosu la pordojn de la templo; cxar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin.

6:11 Sed mi diris:CXu tia homo, kiel mi, forkuru? cxu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.

6:12 Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; cxar la profetajxon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subacxetis.

6:13 Li estis subacxetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru.

6:14 Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaux pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.

6:15 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la dauxro de kvindek du tagoj.

6:16 Kiam tion auxdis cxiuj niaj malamikoj, kaj vidis cxiuj nacioj, kiuj estis cxirkaux ni, ili multe perdis la kuragxon; cxar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.

6:17 Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;

6:18 cxar multaj el la Judoj estis en jxura ligo kun li, cxar li estis bofilo de SXehxanja, filo de Arahx, kaj lia filo Jehohxanan prenis por edzino filinon de Mesxulam, filo de Berehxja.

6:19 Ili ankaux paroladis bone pri li antaux mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.

7:1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.

7:2 Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),

7:3 kaj mi diris al ili:Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaux ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj sxlositaj; kaj oni starigu gardon el la logxantoj de Jerusalem, cxiun sur lia gardoloko kaj cxiun kontraux lia domo.

7:4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da logxantoj estis en gxi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj.

7:5 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:

7:6 Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,

7:7 kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Azarja, Raamja, Nahxamani, Mordehxaj, Bilsxan, Misperet, Bigvaj, Nehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:

7:8 de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,

7:9 de la idoj de SXefatja, tricent sepdek du,

7:10 de la idoj de Arahx, sescent kvindek du,

7:11 de la idoj de Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek ok,

7:12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,

7:13 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin,

7:14 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek,

7:15 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok,

7:16 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok,

7:17 de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du,

7:18 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep,

7:19 de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep,

7:20 de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin,

7:21 de la idoj de Ater, el la domo de HXizkija, nauxdek ok,

7:22 de la idoj de HXasxum, tricent dudek ok,

7:23 de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar,

7:24 de la idoj de HXarif, cent dek du,

7:25 de la idoj de Gibeon, nauxdek kvin,

7:26 de la logxantoj de Bet-Lehxem kaj de Netofa, cent okdek ok,

7:27 de la logxantoj de Anatot, cent dudek ok,

7:28 de la logxantoj de Bet-Azmavet, kvardek du,

7:29 de la logxantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri,

7:30 de la logxantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu,

7:31 de la logxantoj de Mihxmas, cent dudek du,

7:32 de la logxantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri,

7:33 de la logxantoj de Nebo-Ahxer, kvindek du,

7:34 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar,

7:35 de la idoj de HXarim, tricent dudek,

7:36 de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,

7:37 de la idoj de Lod, HXadid, kaj Ono, sepcent dudek unu,

7:38 de la idoj de Senaa, tri mil nauxcent tridek.

7:39 De la pastroj:de la idoj de Jedaja, el la domo de Jesxua, nauxcent sepdek tri,

7:40 de la idoj de Imer, mil kvindek du,

7:41 de la idoj de Pasxhxur, mil ducent kvardek sep,

7:42 de la idoj de HXarim, mil dek sep.

7:43 De la Levidoj:de la idoj de Jesxua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar.

7:44 De la kantistoj:de la idoj de Asaf, cent kvardek ok.

7:45 De la pordegistoj:la idoj de SXalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de HXatita, la idoj de SXobaj, cent tridek ok.

7:46 De la Netinoj:la idoj de Cihxa, la idoj de HXasufa, la idoj de Tabaot,

7:47 la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon,

7:48 la idoj de Lebana, la idoj de HXagaba, la idoj de SXalmaj,

7:49 la idoj de HXanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gahxar,

7:50 la idoj de Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda,

7:51 la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la idoj de Paseahx,

7:52 la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefisxesim,

7:53 la idoj de Bakbuk, la idoj de HXakufa, la idoj de HXarhxur,

7:54 la idoj de Baclit, la idoj de Mehxida, la idoj de HXarsxa,

7:55 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamahx,

7:56 la idoj de Neciahx, la idoj de HXatifa.

7:57 La idoj de la servantoj de Salomono:la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida,

7:58 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel,

7:59 la idoj de SXefatja, la idoj de HXatil, la idoj de Pohxeret-Cebaim, la idoj de Amon.

7:60 La nombro de cxiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent nauxdek du.

7:61 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-HXarsxa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:

7:62 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du.

7:63 Kaj el la pastroj:la idoj de HXabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.

7:64 Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.

7:65 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.

7:66 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,

7:67 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj.

7:68 Da cxevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;

7:69 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek.

7:70 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la laboroj:la regionestro donis por la trezorejo:mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.

7:71 El la cxefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min�ojn da argxento.

7:72 Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis:dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min�oj da argxento kaj sesdek sep pastraj vestoj.

7:73 Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj. Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.

8:1 Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektigxis sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la Eternulo ordonis al Izrael.

8:2 Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.

8:3 Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo.

8:4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.

8:5 Kaj Ezra malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la tuta popolo starigxis.

8:6 Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere.

8:7 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.

8:8 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon.

8:9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.

8:10 Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.

8:11 Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:CXesu, cxar cxi tiu tago estas sankta; ne malgxoju.

8:12 Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.

8:13 En la dua tago kunvenis la cxefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaux la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.

8:14 Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato,

8:15 kaj ke ili auxdigu kaj proklamu en cxiuj siaj urboj kaj en Jerusalem, dirante:Iru sur la monton, kaj prenu brancxojn de olivarbo, brancxojn de oleastraj arboj, brancxojn de mirto, brancxojn de palmoj, kaj brancxojn de densfoliaj arboj, por fari lauxbojn, kiel estas skribite.

8:16 Kaj la popolo eliris kaj prenis, kaj faris al si lauxbojn, cxiu sur sia tegmento, aux sur sia korto, aux sur la kortoj de la domo de Dio, aux sur la placo de la Pordego de la Akvo, aux sur la placo de la Pordego de Efraim.

8:17 Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris lauxbojn kaj logxis en la lauxboj; cxar de la tempo de Josuo, filo de Nun, gxis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda gxojo.

8:18 Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio cxiutage, de la unua tago gxis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laux la preskribo.

9:1 En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakajxoj kaj kun tero sur la kapoj.

9:2 Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de cxiuj fremduloj, kaj starigxis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj.

9:3 Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux la Eternulo, ilia Dio.

9:4 Kaj sur la tribuno por la Levidoj starigxis Jesxua, Bani, Kadmiel, SXebanja, Buni, SXerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per lauxta vocxo al la Eternulo, ilia Dio.

9:5 Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.

9:6 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.

9:7 Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la HXaldea kaj donis al li la nomon Abraham,

9:8 kaj trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la HXetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj, transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar Vi estas justa.

9:9 Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi auxdis ilian kriadon cxe la Rugxa Maro;

9:10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi estas gxis nun.

9:11 Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.

9:12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.

9:13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.

9:14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.

9:15 Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.

9:16 Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;

9:17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.

9:18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,

9:19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;

9:20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.

9:21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis.

9:22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.

9:23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

9:24 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo.

9:25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco.

9:26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

9:27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.

9:28 Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.

9:29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti.

9:30 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.

9:31 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.

9:32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.

9:33 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie.

9:34 Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.

9:35 En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.

9:36 Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi.

9:37 Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

9:38 En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

10:1 La sigelintoj estas:Nehxemja, la regionestro, filo de HXahxalja, kaj Cidkija,

10:2 Seraja, Azarja, Jeremia,

10:3 Pasxhxur, Amarja, Malkija,

10:4 HXatusx, SXebanja, Maluhx,

10:5 HXarim, Meremot, Obadja,

10:6 Daniel, Ginton, Baruhx,

10:7 Mesxulam, Abija, Mijamin,

10:8 Maazja, Bilgaj, SXemaja. Tio estas la pastroj.

10:9 La Levidoj:Jesxua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de HXenadad, Kadmiel;

10:10 kaj iliaj fratoj:SXebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, HXanan,

10:11 Mihxa, Rehxob, HXasxabja,

10:12 Zakur, SXerebja, SXebanja,

10:13 Hodija, Bani, Beninu.

10:14 La cxefoj de la popolo:Parosx, Pahxat-Moab, Elam, Zatu, Bani,

10:15 Buni, Azgad, Bebaj,

10:16 Adonija, Bigvaj, Adin,

10:17 Ater, HXizkija, Azur,

10:18 Hodija, HXasxum, Becaj,

10:19 HXarif, Anatot, Nebaj,

10:20 Magpiasx, Mesxulam, HXezir,

10:21 Mesxezabel, Cadok, Jadua,

10:22 Pelatja, HXanan, Anaja,

10:23 Hosxea, HXananja, HXasxub,

10:24 Halohxesx, Pilhxa, SXobek,

10:25 Rehxum, HXasxabna, Maaseja,

10:26 Ahxija, HXanan, Anan,

10:27 Maluhx, HXarim, Baana.

10:28 Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj cxiuj, kiuj apartigxis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, cxiuj, kiuj povis kompreni,

10:29 aligxis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn;

10:30 ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj;

10:31 ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercajxojn aux cxiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aux en alia sankta tago; ke en cxiu sepa jaro ni forigos cxiujn sxuldojn.

10:32 Kaj ni starigis al ni kiel legxon, ke ni donados de ni po triono de siklo cxiujare por la servado en la domo de nia Dio:

10:33 por la panoj de propono, por la cxiutaga farunofero, por la cxiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktajxoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por cxiuj laboroj en la domo de nia Dio.

10:34 Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laux niaj patrodomoj, cxiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo.

10:35 Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaajxojn de nia tero kaj la unuaajxojn de cxiuj fruktoj de cxiu arbo cxiujare en la domon de la Eternulo;

10:36 ankaux la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj sxafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio.

10:37 Kaj la unuaajxon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de cxiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonajxon en cxiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.

10:38 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo.

10:39 CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

11:1 La estroj de la popolo logxis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek logxu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naux partoj en la urboj.

11:2 Kaj la popolo benis cxiujn homojn, kiuj memvole konsentis logxi en Jerusalem.

11:3 Jen estas la cxefoj de la provinco, kiuj logxis en Jerusalem; en la urboj de Judujo logxis cxiu en sia posedajxo, laux siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono.

11:4 En Jerusalem logxis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen:el la idoj de Jehuda:Ataja, filo de Uzija, filo de Zehxarja, filo de Amarja, filo de SXefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec;

11:5 kaj Maaseja, filo de Baruhx, filo de Kol-HXoze, filo de HXazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zehxarja, filo de la SXiloano.

11:6 La nombro de cxiuj idoj de Perec, kiuj logxis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj.

11:7 Kaj jen estas la idoj de Benjamen:Salu, filo de Mesxulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jesxaja;

11:8 post li Gabaj, Salaj, nauxcent dudek ok.

11:9 Kaj Joel, filo de Zihxri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro.

11:10 El la pastroj:Jedaja, filo de Jojarib, Jahxin,

11:11 Seraja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio.

11:12 Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zehxarja, filo de Pasxhxur, filo de Malkija;

11:13 kaj liaj fratoj, cxefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amasxsaj, filo de Azarel, filo de Ahxzaj, filo de Mesxilemot, filo de Imer;

11:14 kaj iliaj fratoj, kuragxaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim.

11:15 Kaj el la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, filo de Buni;

11:16 kaj SXabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la cxefoj de la Levidoj;

11:17 kaj Matanja, filo de Mihxa, filo de Zabdi, filo de Asaf, cxefa komencisto de lauxdkantado cxe la pregxoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de SXamua, filo de Galal, filo de Jedutun.

11:18 La nombro de cxiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar.

11:19 Kaj la pordegistoj:Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj cxe la pordegoj, cent sepdek du.

11:20 La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj logxis en cxiuj urboj de Judujo, cxiu en sia posedajxo.

11:21 Kaj la Netinoj logxis en Ofel; Cihxa kaj Gisxpa estis super la Netinoj.

11:22 Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de HXasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio.

11:23 CXar pri ili estis ordono de la regxo, kaj por la kantistoj estis difinita cxiutaga salajro.

11:24 Kaj Petahxja, filo de Mesxezabel, el la idoj de Zerahx, filo de Jehuda, estis komisiita de la regxo por cxiuj aferoj, koncernantaj la popolon.

11:25 Kaj en la vilagxoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda logxis en Kirjat-Arba kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Dibon kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Kabceel kaj gxiaj vilagxoj,

11:26 en Jesxua, en Molada, en Bet-Pelet,

11:27 en HXacar-SXual, en Beer-SXeba kaj gxiaj cxirkauxajxoj,

11:28 en Ciklag, en Mehxona kaj gxiaj cxirkauxajxoj,

11:29 en En-Rimon, en Corea, en Jarmut,

11:30 en Zanoahx, en Adulam, kaj iliaj vilagxoj, en Lahxisx kaj sur gxiaj kampoj, en Azeka kaj gxiaj cxirkauxajxoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer- SXeba gxis la valo Hinom.

11:31 Kaj la idoj de Benjamen logxis komencante de Geba, en Mihxmasx, en Aja, en Bet-El kaj gxiaj cxirkauxajxoj,

11:32 en Anatot, en Nob, en Ananja,

11:33 en HXacor, en Rama, en Gitaim,

11:34 en HXadid, en Ceboim, en Nebalat,

11:35 en Lod, en Ono, en la Valo de CXarpentistoj.

11:36 Kaj el la Levidoj parto el Judujo logxis en la regiono de Benjamen.

12:1 Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj kun Jesxua:SXeraja, Jeremia, Ezra,

12:2 Amarja, Maluhx, HXatusx,

12:3 SXehxanja, Rehxum, Meremot,

12:4 Ido, Ginton, Abija,

12:5 Mijamin, Maadja, Bilga,

12:6 SXemaja, Jojarib, Jedaja,

12:7 Salu, Amok, HXilkija, Jedaja. Tio estas la cxefoj de la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jesxua.

12:8 Kaj la Levidoj:Jesxua, Binuj, Kadmiel, SXerebja, Jehuda, Matanja, super la lauxdkantoj, li kaj liaj fratoj;

12:9 kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, dejxoris kun ili.

12:10 Jesxua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljasxibon, Eljasxib naskigis Jojadan,

12:11 Jojada naskigis Jonatanon, Jonatan naskigis Jaduan.

12:12 En la tempo de Jojakim estis pastroj cxefoj de patrodomoj:de la domo de Seraja:Meraja; de la domo de Jeremia:HXananja;

12:13 de la domo de Ezra:Mesxulam; de la domo de Amarja:Jehohxanan;

12:14 de la domo de Melihxu:Jonatan; de la domo de SXebanja:Jozef;

12:15 de la domo de HXarim:Adna; de la domo de Merajot:HXelkaj;

12:16 de la domo de Ido:Zehxarja; de la domo de Ginton:Mesxulam;

12:17 de la domo de Abija:Zihxri; de la domo de Minjamin, de la domo de Moadja:Piltaj;

12:18 de la domo de Bilga:SXamua; de la domo de SXemaja:Jehonatan;

12:19 de la domo de Jojarib:Matnaj; de la domo de Jedaja:Uzi;

12:20 de la domo de Salaj:Kalaj; de la domo de Amok:Eber;

12:21 de la domo de HXilkija:HXasxabja; de la domo de Jedaja:Netanel.

12:22 El la Levidoj estis enskribitaj la cxefoj de patrodomoj en la tempo de Eljasxib, Jojada, Johxanan, kaj Jadua; la pastroj dum la regxado de Dario la Persa.

12:23 La Levidoj, cxefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko gxis la tempo de Johxanan, filo de Eljasxib.

12:24 La cxefoj de la Levidoj:HXasxabja, SXerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj.

12:25 Matanja, Bakbukja, Obadja, Mesxulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj dejxoris en la provizejoj cxe la pordegoj.

12:26 Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jesxua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Nehxemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.

12:27 CXe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.

12:28 Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de la Netofaanoj,

12:29 el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; cxar la kantistoj konstruis al si vilagxojn en la cxirkauxajxo de Jerusalem.

12:30 Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon.

12:31 Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn hxorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, cxe la Pordego de Sterko.

12:32 Kaj post ili iris Hosxaja, kaj duono de la estroj de Judujo,

12:33 kaj Azarja, Ezra, Mesxulam,

12:34 Jehuda, Benjamen, SXemaja, kaj Jeremia.

12:35 El la pastridoj kun trumpetoj:Zehxarja, filo de Jonatan, filo de SXemaja, filo de Matanja, filo de Mihxaja, filo de Zakur, filo de Asaf;

12:36 kaj liaj fratoj:SXemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, HXanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra, la skribisto.

12:37 Apud la Pordego de la Fonto, kontraux gxi, ili iris sur la sxtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj gxis la Pordego de la Akvo oriente.

12:38 La dua hxoro iris kontrauxe de ili, kaj post gxi iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj gxis la Largxa Murego,

12:39 al la Pordego de Efraim, al la Malnova Pordego, al la Pordego de Fisxoj, al la turo de HXananel, al la turo Mea, gxis la Pordego de SXafoj; kaj ili haltis cxe la Pordego de la Malliberejo.

12:40 Kaj ambaux hxoroj haltis cxe la domo de Dio, ankaux mi kaj duono de la estroj kun mi,

12:41 kaj la pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Mihxaja, Eljoenaj, Zehxarja, HXananja, kun trumpetoj,

12:42 kaj Maaseja, SXemaja, Eleazar, Uzi, Jehohxanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj lauxte kantis la kantistoj; ilia cxefo estis Jizrahxja.

12:43 Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.

12:44 Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la cxambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaajxoj, la dekonajxoj, por kolekti en tiuj cxambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; cxar la Judoj gxojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.

12:45 Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono.

12:46 CXar ankaux antauxe, en la tempo de David kaj Asaf, estis cxefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.

12:47 CXiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Nehxemja donadis partojn cxiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.

13:1 En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;

13:2 cxar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraux ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio sxangxis la malbenon en benon.

13:3 Kiam ili auxdis tiun legxon, ili apartigis de Izrael cxiun aligentulon.

13:4 Antaux cxi tio la pastro Eljasxib, administranto de la cxambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija,

13:5 arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.

13:6 Dum cxio cxi tio mi ne estis en Jerusalem, cxar en la tridek-dua jaro de Artahxsxast, regxo de Babel, mi iris al la regxo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis min de la regxo.

13:7 Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la malbono, kiun Eljasxib faris pro Tobija, arangxante por li cxambron en la kortoj de la domo de Dio.

13:8 Tio min forte cxagrenis, kaj mi eljxetis cxiujn domobjektojn de Tobija for el la cxambro.

13:9 Kaj mi diris, ke oni purigu la cxambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon.

13:10 Mi ankaux eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris cxiu al sia kampo.

13:11 Tiam mi faris pro tio severan riprocxon al la estroj, kaj diris:Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj.

13:12 Kaj cxiuj Judoj alportadis dekonajxon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.

13:13 Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron SXelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili HXananon, filon de Zakur, filo de Matanja; cxar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.

13:14 Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forvisxu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.

13:15 En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj sxargxas sur azenoj, ankaux vinon, vinberojn, figojn, kaj cxiaspecan sxargxon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riprocxon en la tago, kiam ili vendis mangxajxon.

13:16 Ankaux Tiranoj logxis tie, kaj ili alveturigadis fisxojn kaj cxiaspecajn komercajxojn, kaj vendadis en sabato al la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem.

13:17 Kaj mi faris mallauxdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?

13:18 Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur cxi tiun urbon cxi tiun tutan malfelicxon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraux Izrael, malsanktigante la sabaton!

13:19 Kiam cxe la pordegoj de Jerusalem farigxis krepusko, antaux sabato, mi ordonis sxlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin gxis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis cxe la pordegoj, por ke oni ne enportu sxargxon en la tago sabata.

13:20 Kaj la komercistoj kaj vendistoj de cxiaspeca vendeblajxo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon.

13:21 Kaj mi faris al ili riprocxon, kaj diris al ili:Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato.

13:22 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.

13:23 Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;

13:24 kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo.

13:25 Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.

13:26 Per tio pekis ja Salomono, regxo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis regxo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin regxo super la tuta Izrael; tamen ecx lin pekigis la aligentaj edzinoj.

13:27 Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?

13:28 El la filoj de Jojada, filo de la cxefpastro Eljasxib, unu estis bofilo de la HXoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi.

13:29 Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.

13:30 Tiamaniere mi purigis ilin de cxio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de cxiu en lia ofico,

13:31 kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaajxoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.


Next: Esther