Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: Leviticus

1:1 La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante:

1:2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la sxafoj alportu vian oferon.

1:3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon.

1:4 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.

1:5 Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

1:6 Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku gxin en pecojn.

1:7 Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron.

1:8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.

1:9 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

1:10 Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la sxafoj aux el la kaproj, brulofero, li alportu gxin virseksan, sendifektan.

1:11 Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

1:12 Kaj oni dishaku gxin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.

1:13 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro cxion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

1:14 Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aux el kolombidoj.

1:15 Kaj la pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian kapon kaj forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian sangon super la muro de la altaro.

1:16 Kaj gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon.

1:17 Kaj li disfendu gxiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu gxin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; gxi estas brulofero, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

2:1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon.

2:2 Kaj li alportu gxin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

2:3 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktajxo gxi estas el la fajroferoj de la Eternulo.

2:4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, gxi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, sxmiritaj per oleo.

2:5 Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, gxi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta.

2:6 Dispecigu gxin kaj versxu sur gxin oleon; gxi estas farunofero.

2:7 Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, gxi estu farita el delikata faruno kun oleo.

2:8 Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el gxi, al la Eternulo, kaj prezentu gxin al la pastro, kaj li alportu gxin al la altaro.

2:9 Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos gxin sur la altaro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

2:10 Kaj la restajxo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; gxi estas plejsanktajxo el la fajroferoj de la Eternulo.

2:11 Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintajxo; cxar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo.

2:12 Kiel oferon de unuaajxoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odorajxo.

2:13 Kaj cxiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun cxiu via ofero alportu salon.

2:14 Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktajxoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnajxon el fresxaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktajxoj.

2:15 Kaj versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon; gxi estas farunofero.

2:16 Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el gxia grajnajxo kaj el gxia oleo kun gxia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.

3:1 Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li alportu gxin antaux la Eternulon.

3:2 Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj bucxu gxin cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron cxirkauxe.

3:3 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,

3:4 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.

3:5 Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

3:6 Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li gxin alportu.

3:7 Se sxafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu gxin antaux la Eternulon;

3:8 kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

3:9 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo gxian sebon, la tutan voston, detrancxitan cxe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,

3:10 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.

3:11 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero al la Eternulo.

3:12 Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu gxin antaux la Eternulon.

3:13 Kaj li metu sian manon sur gxian kapon, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

3:14 Kaj li alportu el gxi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,

3:15 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.

3:16 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo; la tuta sebo estu por la Eternulo.

3:17 GXi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxlokoj; sebon kaj sangon neniam mangxu.

4:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

4:2 Diru al la Izraelidoj jene:Se iu pekos per eraro kontraux la ordonoj de la Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun el ili;

4:3 se pastro sanktoleita pekos, jxetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan.

4:4 Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo.

4:5 Kaj la sanktoleita pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu gxin en la tabernaklon de kunveno.

4:6 Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaux la Eternulo, antaux la kurteno de la sanktejo.

4:7 Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

4:8 Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el gxi, la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,

4:9 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu,

4:10 tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj.

4:11 Kaj la felon de la bovido kaj gxian tutan viandon kun gxia kapo kaj kruroj kaj gxiajn internajxojn kaj malpurajxon,

4:12 la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni sxutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.

4:13 Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kasxita antaux la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili farigxos kulpaj;

4:14 kaj ili sciigxos pri la peko, kiun ili pekis:tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu gxin antaux la tabernaklon de kunveno.

4:15 Kaj la plejagxuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaux la Eternulo, kaj oni bucxu la bovidon antaux la Eternulo.

4:16 Kaj la sanktoleita pastro enportu iom el la sango de la bovido en la tabernaklon de kunveno.

4:17 Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu sep fojojn antaux la Eternulo, antaux la kurteno.

4:18 Kaj iom el la sango li metu sur la kornojn de la altaro, kiu estas antaux la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon li elversxu cxe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

4:19 Kaj gxian tutan sebon li forlevu el gxi kaj bruligu sur la altaro.

4:20 Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun gxi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili.

4:21 Kaj li elportu la bovidon ekster la tendaron, kaj forbruligu gxin, kiel li forbruligis la unuan bovidon; gxi estas propeka ofero de la komunumo.

4:22 Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li farigxos kulpa;

4:23 kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan.

4:24 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la kapro, kaj bucxu gxin sur la loko, sur kiu estas bucxataj bruloferoj antaux la Eternulo; gxi estas propeka ofero.

4:25 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia fingro, kaj li metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro de bruloferoj.

4:26 Kaj gxian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.

4:27 Se iu el la popolo per eraro pekos, farante iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj li farigxos kulpa;

4:28 kaj li sciigxos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon kaprinon sendifektan pro sia peko, kiun li pekis.

4:29 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li bucxu la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj.

4:30 Kaj la pastro prenos iom el gxia sango per sia fingro kaj metos sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.

4:31 Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.

4:32 Se sxafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan.

4:33 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj bucxu gxin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni bucxas bruloferon.

4:34 Kaj la pastro prenos per sia fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj gxian tutan ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.

4:35 Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la sxafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

5:1 Se iu pekos per tio, ke li auxdos jxuron kaj estos atestanto, aux ke li vidos aux scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;

5:2 aux se iu ektusxos ion malpuran, aux kadavrajxon de malpura besto, aux kadavrajxon de malpura bruto, aux kadavrajxon de malpura rampajxo, kaj li tion ne scios, kaj li malpurigxos kaj kulpigxos;

5:3 aux se iu ektusxos malpurajxon de homo, kia ajn estus tiu malpurajxo, per kiu oni malpurigxas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa;

5:4 aux se iu per nesingarda busxo jxuros fari ion malbonan aux bonan, kion ajn homo elesprimas per jxuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj:

5:5 se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis;

5:6 kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, sxafinon aux kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.

5:7 Kaj se li ne estos suficxe bonstata, por alporti sxafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aux du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.

5:8 Li alportu ilin al la pastro, kaj cxi tiu prezentos antauxe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li tordorompos gxian kapon cxe la nuko, sed ne apartigos gxin;

5:9 kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos cxe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero.

5:10 Kaj el la dua li faros bruloferon laux la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

5:11 Se li ne estos suficxe bonstata, por alporti du turtojn aux du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne versxu sur gxin oleon kaj ne metu sur gxin olibanon, cxar gxi estas propeka ofero.

5:12 Kaj li alportu gxin al la pastro, kaj la pastro prenos el gxi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; gxi estas propeka ofero.

5:13 Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restajxo estu por la pastro, kiel farunofero.

5:14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

5:15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.

5:16 Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.

5:17 Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj farigxis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:

5:18 tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.

5:19 GXi estas prokulpa ofero; li kulpigxis antaux la Eternulo.

6:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6:2 Se iu pekos kaj krimos antaux la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditajxon aux deponitajxon aux rabitajxon, aux se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,

6:3 aux se li trovos perditajxon kaj neos tion, aux se li jxuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas:

6:4 tiam, se li pekis kaj kulpigxis, li redonu la rabitajxon, kiun li rabis, aux tion, kion li trompe forprenis, aux la deponitajxon, kiu estis deponita cxe li, aux la perditajxon, kiun li trovis;

6:5 aux cxion, pri kio li mensoge jxuris, li repagu per gxia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de gxi; al tiu, kies tio estas, li donu gxin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.

6:6 Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virsxafon el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.

6:7 Kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri cxio, kion li faris kaj per kio li kulpigxis.

6:8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6:9 Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante:Jen estas la legxo pri la brulofero:la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, gxis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur gxi.

6:10 Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu gxin apud la altaron.

6:11 Kaj li demetu siajn vestojn kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la tendaron sur puran lokon.

6:12 Kaj la fajro sur la altaro restu brulanta sur gxi kaj ne estingigxu; kaj la pastro bruligu sur gxi lignon cxiumatene, kaj arangxu sur gxi la bruloferon kaj bruligu sur gxi la sebon de la pacoferoj.

6:13 Eterna fajro brulu sur la altaro, ne estingigxu.

6:14 Kaj jen estas la legxo pri la farunofero:la filoj de Aaron alportu gxin antaux la Eternulon sur la antauxan parton de la altaro.

6:15 Kaj la pastro prenu el gxi plenmanon el la delikata faruno de la farunofero kaj el gxia oleo, kaj la tutan olibanon, kiu estas sur la farunofero, kaj li bruligu sur la altaro kiel agrablan odorajxon, memorajxon al la Eternulo.

6:16 Kaj la restajxon el gxi mangxu Aaron kaj liaj filoj; senfermente ili gxin mangxu sur sankta loko, sur la korto de la tabernaklo de kunveno ili gxin mangxu.

6:17 GXi ne estu bakata fermentinte; kiel ilian parton Mi donis gxin el Miaj fajroferoj; gxi estas plejsanktajxo, simile al pekofero kaj kulpofero.

6:18 CXiu virseksulo el la Aaronidoj povas gxin mangxi kiel eternan destinitajxon en viaj generacioj el la fajroferoj de la Eternulo; cxiu, kiu ektusxos ilin, devos esti sankta.

6:19 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6:20 Jen estas la ofero de Aaron kaj liaj filoj, kiun ili alportos al la Eternulo en la tago de sia sanktoleateco:dekono de efo da delikata faruno kiel konstanta farunofero, unu duono matene kaj la dua duono vespere.

6:21 Sur pato kun oleo gxi devas esti preparita; bone bakitan alportu gxin; en formo de dispecigita farunofero alportu gxin kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

6:22 Kaj la pastro, kiu el liaj filoj estos sanktoleita anstataux li, plenumos tion; gxi estu eterna legxo antaux la Eternulo; gxi tuta devas esti forbruligata.

6:23 Kaj cxiu farunofero de pastro estu forbruligata tuta; gxi ne estu mangxata.

6:24 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6:25 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Jen estas la legxo pri la pekofero:sur tiu loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la pekoferon antaux la Eternulo; plejsanktajxo gxi estas.

6:26 La pastro, kiu plenumas la pekoferon, mangxu gxin; sur sankta loko gxi estu mangxata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno.

6:27 CXiu, kiu ektusxos gxian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per gxia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko.

6:28 Kaj la argilan vazon, en kiu gxi estis kuirita, oni disrompu; kaj se gxi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu cxi tiun kaj lavu gxin per akvo.

6:29 CXiu virseksulo el la pastroj povas gxin mangxi; gxi estas plejsanktajxo.

6:30 Sed cxiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu mangxata:per fajro oni gxin forbruligu.

7:1 Kaj jen estas la legxo pri la kulpofero:plejsanktajxo gxi estas.

7:2 Sur la loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la kulpoferon, kaj per gxia sango oni aspergu la altaron cxirkauxe.

7:3 Kaj gxian tutan sebon oni alportu el gxi ofere, la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn,

7:4 kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni gxin apartigu.

7:5 Kaj la pastro bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la Eternulo; gxi estas kulpofero.

7:6 CXiu virseksulo el la pastroj povas gxin mangxi; sur sankta loko gxi estu mangxata; gxi estas plejsanktajxo.

7:7 Kiel por la pekofero, tiel ankaux por la kulpofero estu la sama legxo; al la pastro, kiu pekliberigas per gxi, al li gxi apartenu.

7:8 Al la pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun li plenumis.

7:9 Kaj cxiu farunofero, kiu estas bakita en forno aux pretigita en kaserolo aux sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis gxin.

7:10 Kaj cxiu farunofero, miksita kun oleo aux seka, apartenu al cxiuj Aaronidoj, al cxiuj egale.

7:11 Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo:

7:12 se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.

7:13 Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero.

7:14 Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, gxi apartenu.

7:15 Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno.

7:16 Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi.

7:17 Kaj kio restis el la viando de la ofero gxis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro.

7:18 Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata; gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon.

7:19 La viando, kiu ektusxis ion malpuran, ne estu mangxata, oni gxin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas mangxi cxiu purulo.

7:20 Se iu, havante sur si malpurajxon, mangxos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.

7:21 Se iu ektusxos ion malpuran, cxu malpurajxon de homo, cxu malpuran beston, cxu ian malpuran abomenindajxon, kaj mangxos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.

7:22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

7:23 Diru al la Izraelidoj jene:Sebon de bovo kaj de sxafo kaj de kapro neniam mangxu.

7:24 La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne devas.

7:25 CXar cxiu, kiu mangxos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon al la Eternulo, la mangxinto ekstermigxos el sia popolo.

7:26 Kaj nenian sangon mangxu en cxiuj viaj logxejoj, nek el birdoj, nek el brutoj.

7:27 CXiu, kiu mangxos ian sangon, ekstermigxos el sia popolo.

7:28 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

7:29 Diru al la Izraelidoj jene:Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;

7:30 propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustajxo li alportu; la brustajxon, por skui gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo.

7:31 Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustajxo estos por Aaron kaj por liaj filoj.

7:32 Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro.

7:33 Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto:

7:34 cxar la brustajxon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj.

7:35 Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo,

7:36 parto, kiun la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna legxo en iliaj generacioj.

7:37 Tio estas la legxo pri la brulofero, pri la farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de konsekro, kaj pri la pacofero;

7:38 kiun la Eternulo donis al Moseo sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.

8:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

8:2 Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virsxafojn kaj korbon da macoj.

8:3 Kaj la tutan komunumon kunvenigu cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.

8:4 Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektigxis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.

8:5 Kaj Moseo diris al la komunumo:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari.

8:6 Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.

8:7 Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li.

8:8 Kaj li metis sur lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo kaj de justo.

8:9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

8:10 Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj li sanktigis ilin.

8:11 Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sanktesxmiris la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon, por sanktigi ilin.

8:12 Kaj li versxis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li sxmiris lin, por sanktigi lin.

8:13 Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per hxitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

8:14 Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido.

8:15 Kaj Moseo gxin bucxis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro cxirkauxe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro, kaj sanktigis cxi tiun, por pekliberigi gxin.

8:16 Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro.

8:17 Kaj la bovidon kaj gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian malpurajxon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

8:18 Kaj li alkondukis la virsxafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

8:19 Kaj Moseo gxin bucxis, kaj aspergis per la sango la altaron cxirkauxe.

8:20 Kaj la virsxafon li dishakis en partojn, kaj Moseo ekbruligis la kapon kaj la partojn kaj la grason.

8:21 La internajxojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan sxafon sur la altaro; gxi estis brulofero por agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

8:22 Kaj li alkondukis la duan virsxafon, la virsxafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

8:23 Kaj li gxin bucxis, kaj Moseo prenis iom el gxia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

8:24 Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron cxirkauxe.

8:25 Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internajxoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaux renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron.

8:26 Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaux la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron.

8:27 Kaj li metis cxion cxi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.

8:28 Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero:tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odorajxo; gxi estis fajrofero al la Eternulo.

8:29 Kaj Moseo prenis la brustajxon kaj skuis gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo:de la sxafo de konsekrado gxi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

8:30 Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.

8:31 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj:Kuiru la viandon cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie mangxu gxin, kaj ankaux la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante:Aaron kaj liaj filoj gxin mangxu.

8:32 Kaj la restajxon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro.

8:33 Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, gxis la tago, en kiu finigxos la tempo de via konsekrado; cxar sep tagojn dauxros via konsekrado.

8:34 Kiel estis farite hodiaux, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.

8:35 Kaj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; cxar tiel estas ordonite al mi.

8:36 Kaj Aaron kaj liaj filoj faris cxion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.

9:1 En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejagxulojn de Izrael.

9:2 Kaj li diris al Aaron:Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virsxafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaux la Eternulon.

9:3 Kaj al la Izraelidoj diru jene:Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj sxafidon jaragxajn, sendifektajn, por brulofero,

9:4 kaj virbovon kaj virsxafon por pacofero, por fari oferon antaux la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; cxar hodiaux la Eternulo aperos antaux vi.

9:5 Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimigxis kaj starigxis antaux la Eternulo.

9:6 Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaux vi la majesto de la Eternulo.

9:7 Kaj Moseo diris al Aaron:Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.

9:8 Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj bucxis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero.

9:9 Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj sxmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro.

9:10 Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

9:11 Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro.

9:12 Kaj li bucxis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe.

9:13 Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro.

9:14 Kaj li lavis la internajxojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.

9:15 Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj bucxis gxin kaj faris el gxi pekoferon kiel el la antauxa.

9:16 Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun gxi laux la reguloj.

9:17 Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el gxi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.

9:18 Kaj li bucxis la bovon kaj la sxafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe;

9:19 kaj la sebojn de la bovo, kaj el la sxafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato.

9:20 Kaj ili metis la sebojn sur la brustajxojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro.

9:21 Kaj la brustajxojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaux la Eternulo, kiel Moseo ordonis.

9:22 Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis gxin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon.

9:23 Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo.

9:24 Kaj eliris fajro el antaux la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili gxoje ekkriis kaj falis vizagxaltere.

10:1 Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis cxiu sian incensujon kaj metis en gxin fajron kaj metis sur gxin incenson kaj alportis antaux la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.

10:2 Tiam eliris fajro el antaux la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaux la Eternulo.

10:3 Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.

10:4 Kaj Moseo alvokis Misxaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili:Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron.

10:5 Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj hxitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.

10:6 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar:Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne dissxiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.

10:7 Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; cxar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laux la vortoj de Moseo.

10:8 Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:

10:9 Vinon kaj ebriigajxon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna legxo en viaj generacioj.

10:10 Por ke vi diferencigu inter sanktajxo kaj ordinarajxo kaj inter malpurajxo kaj purajxo;

10:11 kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj cxiujn legxojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.

10:12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj:Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj mangxu gxin senfermente apud la altaro; cxar gxi estas plejsanktajxo.

10:13 Kaj mangxu gxin sur sankta loko; cxar gxi estas via destinitajxo kaj la destinitajxo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; cxar tiel estas ordonite al mi.

10:14 Kaj la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado mangxu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; cxar ili estas donitaj kiel via destinitajxo kaj destinitajxo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.

10:15 La femuron de levado kaj la brustajxon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitajxo, kiel ordonis la Eternulo.

10:16 Kaj la kapron propekan Moseo sercxis, sed montrigxis, ke gxi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraux Eleazar kaj kontraux Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris:

10:17 Kial vi ne mangxis la pekoferon sur loko sankta? gxi estas ja plejsanktajxo, kaj gxi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaux la Eternulo.

10:18 Jen gxia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis mangxi gxin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.

10:19 Kaj Aaron diris al Moseo:Jen hodiaux ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaux la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi mangxus hodiaux pekoferon, cxu tio placxus al la Eternulo?

10:20 Kaj Moseo tion auxdis, kaj tio placxis al li.

11:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili:

11:2 Diru al la Izraelidoj jene:Tio estas la bestoj, kiujn vi povas mangxi el cxiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:

11:3 cxiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, vi povas mangxi.

11:4 Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn:la kamelon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

11:5 kaj la hirakon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

11:6 kaj la leporon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

11:7 kaj la porkon, cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi.

11:8 Ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn ne tusxu, malpuraj ili estas por vi.

11:9 Jenajn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas mangxi.

11:10 Sed cxiuj, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el cxio, kio movigxas en la akvo, kaj el cxiuj estajxoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindajxo por vi;

11:11 kaj ili estu abomenindajxo por vi, ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn abomenu.

11:12 CXio en la akvo, kio ne havas nagxilojn kaj skvamojn, estas abomenindajxo por vi.

11:13 Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj, ili estas abomenindajxoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon

11:14 kaj la milvon kaj la falkon kun gxia speco,

11:15 cxiun korvon kun gxia speco,

11:16 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun gxia speco

11:17 kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison

11:18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron

11:19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton.

11:20 CXio movigxanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindajxo por vi.

11:21 Nur tiujn vi povas mangxi el cxiuj movigxantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede:tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.

11:22 La jenajn el ili vi povas mangxi:la akridon kun gxia speco kaj la cikadon kun gxia speco kaj la grilon kun gxia speco kaj la lokuston kun gxia speco.

11:23 Sed cxiu alia movigxanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindajxo por vi.

11:24 Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero;

11:25 kaj cxiu, kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:

11:26 cxiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distrancxan sulkon kaj ne remacxas macxitajxon, estas malpura por vi; cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura.

11:27 Kaj el cxiuj bestoj kvarpiedaj cxiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero.

11:28 Kaj kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:malpuraj ili estas por vi.

11:29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampajxoj, kiuj rampas sur la tero:la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun gxia speco

11:30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la hxameleono.

11:31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter cxiuj rampajxoj; cxiu, kiu ektusxos ilin post ilia morto, estos malpura gxis la vespero.

11:32 Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura.

11:33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura; kaj la vazon rompu.

11:34 CXiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo, kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura.

11:35 Kaj cxio, sur kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.

11:36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektusxos ilian kadavrajxon, farigxos malpura.

11:37 Kaj se io el ilia kadavrajxo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, gxi restos pura.

11:38 Sed se estos versxita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavrajxo falos sur gxin, tiam gxi estos malpura por vi.

11:39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero.

11:40 Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero.

11:41 CXia rampajxo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindajxo, gxi ne estu mangxata.

11:42 CXio, kio rampas sur la ventro, kaj cxio, kio iras sur kvar piedoj aux sur pli da piedoj, sed estas rampajxo, kiu rampas sur la tero-ilin ne mangxu, cxar ili estas abomenindajxo.

11:43 Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj.

11:44 CXar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero.

11:45 CXar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, cxar Mi estas sankta.

11:46 Tio estas la legxo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri cxiuj bestoj, movigxantaj en la akvo, kaj pri cxiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero,

11:47 por fari diferencon inter la malpurajxo kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.

12:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

12:2 Diru al la Izraelidoj jene:Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam sxi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monatajxa suferado sxi estos malpura.

12:3 Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.

12:4 Tridek tri tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo; nenion sanktan sxi tusxu kaj en la sanktejon sxi ne venu, gxis finigxos la tagoj de sxia purigxo.

12:5 Se sxi naskos knabineton, tiam sxi estu malpura dum du semajnoj kiel cxe sia monatajxo, kaj sesdek ses tagojn sxi restu en la sango de sia purigxo.

12:6 Kaj kiam finigxos la tagoj de sxia purigxo post filo aux filino, sxi alportu jaragxan sxafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aux turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.

12:7 Kaj li tion alportos antaux la Eternulon kaj pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos de sia sangofluado. Tio estas la legxo pri naskintino, cxu de knabo, cxu de knabino.

12:8 Kaj se sxi ne estas suficxe bonstata, por alporti sxafidon, tiam sxi prenu du turtojn aux du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos sxin, kaj sxi purigxos.

13:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

13:2 Se cxe iu homo sur la hauxto de lia korpo aperos sxvelajxo aux pustulo aux makulo tiamaniere, ke sur la hauxto de lia korpo farigxos kvazaux infektajxo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aux al unu el liaj filoj, la pastroj.

13:3 Kaj la pastro rigardos la infektajxon sur la hauxto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektajxo farigxis blankaj kaj la infektajxo aspektas pli profunda ol la hauxto de lia korpo, tiam gxi estas infektajxo de lepro; kaj la pastro gxin pririgardos, kaj deklaros, ke gxi estas malpura.

13:4 Kaj se gxi estos blanka makulo sur la hauxto de lia korpo, sed gxi ne aspektos pli profunda ol la hauxto, kaj la haroj sur gxi ne farigxis blankaj, tiam la pastro ensxlosu la infektiton por sep tagoj.

13:5 Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektajxo restis en la antauxa stato, kaj ke la infektajxo ne disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ensxlosu lin por pluaj sep tagoj.

13:6 Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektajxo farigxis malpli rimarkebla kaj gxi ne disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaru lin pura:gxi estas likeno:li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.

13:7 Sed se la likeno tre disvastigxis sur la hauxto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro.

13:8 Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas lepro.

13:9 Se sur iu homo estos infektajxo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.

13:10 Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka sxvelajxo sur la hauxto kaj ke de gxi la haroj farigxis blankaj kaj sur la sxvelajxo estas kruda karno,

13:11 tiam tio estas malnova lepro sur la hauxto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne ensxlosos lin; cxar li estas malpura.

13:12 Se la lepro disfloros sur la hauxto kaj la lepro kovros la tutan hauxton de la infektito, de lia kapo gxis la piedoj, cxion, kion povas vidi la okuloj de la pastro;

13:13 kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektajxon pura:cxio farigxis blanka, tial gxi estas pura.

13:14 Sed en la tago, en kiu montrigxos sur li kruda karno, li estos malpura.

13:15 Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura:gxi estas lepro.

13:16 Tamen se la kruda karno sxangxigxos kaj farigxos blanka, tiam li venu al la pastro.

13:17 Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektajxo aliformigxis en blankajxon, tiam la pastro deklaros la infektajxon pura; li estos pura.

13:18 Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resanigxos,

13:19 kaj sur la loko de la absceso estos blanka sxvelajxo aux rugxete-blanka makulo, tiam li devas sin montri al la pastro.

13:20 Kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj gxiaj haroj farigxis blankaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas infektajxo de lepro, gxi ekfloris en la absceso.

13:21 Kaj se la pastro vidos, ke ne estas sur gxi blankaj haroj kaj gxi ne estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas ne tre rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.

13:22 Sed se gxi disvastigxos sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas infektajxo.

13:23 Se la makulo restos sur sia loko kaj ne disvastigxos, gxi estas brulumo de absceso; kaj la pastro deklaros gxin pura.

13:24 Aux se sur la hauxto de lia korpo estos brulvundo kaj sur la karno de la brulvundo aperos makulo rugxete-blanka aux blanka,

13:25 kaj la pastro gxin rigardos, kaj vidos, ke la haroj sur la makulo farigxis blankaj kaj gxi aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam gxi estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo; kaj la pastro deklaros gxin malpura:gxi estas infektajxo de lepro.

13:26 Se la pastro vidos, ke sur la makulo ne estas blankaj haroj kaj gxi ne estas pli profunda ol la hauxto kaj gxi estas malmulte rimarkebla, tiam la pastro ensxlosos lin por sep tagoj.

13:27 Kaj la pastro lin rigardos en la sepa tago; se gxi disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro deklaros lin malpura:gxi estas infektajxo de lepro.

13:28 Sed se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastigxis sur la hauxto kaj estas malmulte rimarkebla, tiam gxi estas sxvelajxo de la brulvundo; kaj la pastro deklaros lin pura, cxar gxi estas brulumo de la brulvundo.

13:29 Se cxe viro aux cxe virino estos infektajxo sur la kapo aux sur la barbo,

13:30 kaj la pastro rigardos la infektajxon, kaj vidos, ke gxi aspektas pli profunda ol la hauxto kaj sur gxi estas haroj flavetaj kaj maldikaj, tiam la pastro deklaros lin malpura:tio estas favo, tio estas lepro de la kapo aux de la barbo.

13:31 Sed se la pastro rigardos la infektajxon de la favo, kaj vidos, ke gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto kaj ne estas sur gxi nigraj haroj, tiam la pastro ensxlosos la favo-infektiton por sep tagoj.

13:32 Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis kaj ne estas sur gxi flavetaj haroj kaj la favajxo ne aspektas pli profunda ol la hauxto,

13:33 tiam oni lin razu, sed la favajxon oni ne razu; kaj la pastro ensxlosos la favulon denove por sep tagoj.

13:34 Kaj la pastro rigardos la favulon en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastigxis sur la hauxto kaj gxi ne aspektas pli profunda ol la hauxto, tiam la pastro deklaros lin pura; kaj li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.

13:35 Sed se la favo disvastigxos sur la hauxto, post kiam li estis deklarita pura,

13:36 kaj la pastro vidos, ke la favo disvastigxis sur la hauxto, tiam la pastro ne sercxu flavetajn harojn:li estas malpura.

13:37 Sed se la favo haltis en sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur gxi, tiam la favo sanigxis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.

13:38 Se sur la hauxto de la korpo de iu viro aux virino aperos makuloj, makuloj blankaj,

13:39 kaj la pastro rigardos, kaj vidos, ke sur la hauxto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam gxi estas likeno, kiu ekfloris sur la hauxto; li estas pura.

13:40 Se cxe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li estas pura.

13:41 Se lia kapo senharigxas sur la antauxa parto, li estas kalvulo; li estas pura.

13:42 Sed se sur la senharajxo aux sur la kalvajxo estos infektajxo blanke- rugxeta, tiam gxi estas lepro, kiu ekfloris sur lia senharajxo aux sur lia kalvajxo.

13:43 Kaj la pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la sxvelajxo de la infektajxo estas blanke-rugxeta sur lia senharajxo aux sur lia kalvajxo, kiel aspektas lepro sur la hauxto de la korpo,

13:44 tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura:sur lia kapo estas lia infektajxo.

13:45 Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektajxo, oni devas dissxiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj gxis la lipoj li devas esti cxirkauxkovrita, kaj li devas kriadi:Malpura, malpura!

13:46 La tutan tempon, dum la infektajxo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia logxejo.

13:47 Kaj se estos infektajxo de lepro sur vesto lana aux sur vesto lina,

13:48 cxu sur la fundamentajxo, cxu sur la enteksitajxo, el lino aux el lano, cxu sur felo, cxu sur ia felajxo,

13:49 kaj la infektajxo estos verdeta aux rugxeta sur la vesto aux sur la felo, sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur la felajxo, tiam gxi estas infektajxo de lepro, kaj oni devas montri gxin al la pastro.

13:50 Kaj la pastro pririgardos la infektitajxon kaj ensxlosos la infektitajxon por sep tagoj.

13:51 Kaj li rigardos la infektitajxon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la vesto, aux sur la fundamentajxo, aux sur la enteksitajxo, aux sur ia felajxo, tiam la infektajxo estas lepro pereiga; gxi estas malpura.

13:52 Kaj oni forbruligu la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon el lano aux el lino aux cxian felajxon, sur kiu estos la infektajxo; cxar gxi estas lepro pereiga, per fajro oni devas gxin forbruligi.

13:53 Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo,

13:54 tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la infektajxo, kaj li ensxlosos gxin denove por sep tagoj.

13:55 Kaj la pastro rigardos la infektajxon post la lavo, kaj se li vidos, ke la infektajxo ne sxangxis sian aspekton kaj la infektajxo ne disvastigxis, tiam gxi estas malpura, per fajro oni gxin forbruligu; gxi estas penetrigxintajxo sur la antauxa aux malantauxa flanko.

13:56 Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo farigxis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li desxiru gxin de la vesto aux de la felo aux de la fundamentajxo aux de la enteksitajxo.

13:57 Se gxi denove aperos sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo, tiam gxi estas florantajxo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektajxo.

13:58 Sed la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon aux cxian felajxon, de kiuj post la lavo forigxos la infektajxo, oni lavu duan fojon, kaj gxi estos pura.

13:59 Tio estas la legxo pri la infektajxo de lepro sur vesto lana aux lina, cxu sur fundamentajxo, cxu sur enteksitajxo, aux sur ia felajxo, por deklari gxin pura aux malpura.

14:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

14:2 Jen estas la legxo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin:oni venigu lin al la pastro;

14:3 kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektajxo de la lepro sanigxis cxe la leprulo,

14:4 tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon.

14:5 Kaj la pastro ordonos bucxi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.

14:6 Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaux la cedran lignon kaj la rugxan sxnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo bucxita super la fluakvo.

14:7 Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon.

14:8 Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos cxiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj.

14:9 En la sepa tago li forrazos cxiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, cxiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li farigxos pura.

14:10 Kaj en la oka tago li prenos du sxafidojn sendifektajn kaj unu sxafidinon sendifektan, jaragxan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log�on da oleo.

14:11 Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

14:12 Kaj la pastro prenos unu el la sxafidoj kaj alportos gxin kiel kulpoferon kune kun la log�o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.

14:13 Kaj li bucxos la sxafidon sur la loko, sur kiu oni bucxas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; cxar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; gxi estas plejsanktajxo.

14:14 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

14:15 Kaj la pastro prenos iom el la log�o da oleo kaj versxos sur sian maldekstran manplaton.

14:16 Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaux la Eternulo.

14:17 Kaj el la restajxo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero.

14:18 Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, cxi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo.

14:19 Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li bucxos la bruloferon.

14:20 Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.

14:21 Se li estas malricxa kaj ne havas suficxe da bonstato, tiam li prenu unu sxafidon, kiel pekoferon-skuatajxon, por pekliberigxi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log�on da oleo;

14:22 kaj du turtojn aux du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.

14:23 Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaux la Eternulon.

14:24 Kaj la pastro prenos la sxafidon de la kulpofero kaj la log�on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaux la Eternulo.

14:25 Kaj li bucxos la sxafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos gxin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.

14:26 Kaj el la oleo la pastro versxos sur sian maldekstran manplaton.

14:27 Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaux la Eternulo.

14:28 Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero.

14:29 Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaux la Eternulo.

14:30 Kaj li faros el unu el la turtoj aux el la kolombidoj, laux la grado de lia bonstato,

14:31 kiom permesos lia bonstato-el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaux la Eternulo.

14:32 Tio estas la legxo pri persono, kiu havas infektajxon de lepro kaj kiu ne estas suficxe bonstata dum sia purigxado.

14:33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

14:34 Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedajxon, kaj Mi jxetus infektajxon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos,

14:35 tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene:Sur mia domo aperis io simila al infektajxo.

14:36 Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaux ol venos la pastro, por rigardi la infektajxon, por ke ne malpurigxu cxio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por cxirkauxrigardi la domon.

14:37 Kaj li rigardos la infektajxon, kaj se li vidos, ke estas infektajxo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aux rugxetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la suprajxo de la muro,

14:38 tiam la pastro eliros el la domo antaux la pordon de la domo, kaj li sxlosos la domon por sep tagoj.

14:39 Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la muroj de la domo,

14:40 tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la sxtonojn, sur kiuj estas la infektajxo, kaj oni jxetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.

14:41 Kaj la domon oni priskrapu interne cxirkauxe, kaj la kalkajxon, kiun oni deskrapis, oni jxetu ekster la urbon, sur lokon malpuran.

14:42 Kaj oni prenu aliajn sxtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj sxtonoj, kaj oni prenu alian kalkajxon kaj kalku la domon.

14:43 Se la infektajxo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la sxtonojn kaj cxirkauxskrapis la domon kaj kalkis,

14:44 kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; gxi estas malpura.

14:45 Kaj oni detruu la domon, gxiajn sxtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkajxon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran.

14:46 Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu gxi estos sxlosita, tiu estos malpura gxis la vespero.

14:47 Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu mangxis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn.

14:48 Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, cxar la infektajxo sanigxis.

14:49 Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon;

14:50 kaj li bucxu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo;

14:51 kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la rugxan sxnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo bucxita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn.

14:52 Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la rugxa sxnureto.

14:53 Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj gxi estos pura.

14:54 Tio estas la legxo pri cxiu infektajxo de lepro kaj pri favo,

14:55 kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo,

14:56 kaj pri sxvelajxo kaj pri likeno kaj pri makulo;

14:57 por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la legxo pri la lepro.

15:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

15:2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:CXiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo.

15:3 Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo:kiam fluas el lia korpo lia elfluo aux kiam sxtopigxis lia korpo per lia elfluo, gxi estas lia malpureco.

15:4 CXiu lito, sur kiu kusxos tiu, kiu havas elfluon, estos malpura; kaj cxiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura.

15:5 Kaj se iu ektusxos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:6 Kaj se iu sidigxos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:7 Kaj kiu ektusxos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:8 Se la elfluulo kracxos sur purulon, tiam cxi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:9 Kaj cxiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura.

15:10 Kaj cxiu, kiu ektusxos ion, kio estis sub tiu, estos malpura gxis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:11 Kaj cxiu, kiun ektusxos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:12 Kaj argilan vazon, kiun ektusxos la elfluulo, oni rompu; kaj cxiun lignan vazon oni lavu per akvo.

15:13 Kaj kiam la elfluulo purigxos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia purigxo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.

15:14 Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj li venu antaux la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.

15:15 Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo koncerne lian elfluon.

15:16 Se cxe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:17 Kaj cxiun veston kaj cxiun felon, sur kiun elversxigxis semo, oni lavu per akvo, kaj gxi estos malpura gxis la vespero.

15:18 Kaj kiam kun virino kusxis viro kun elversxo de semo, tiam ili banu sin en akvo, kaj ili estos malpuraj gxis la vespero.

15:19 Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el sxia korpo, tiam sxi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj cxiu, kiu sxin ektusxos, estos malpura gxis la vespero.

15:20 Kaj cxio, sur kio sxi kusxos dum sia malpureco, estos malpura; kaj cxio, sur kio sxi sidos, estos malpura.

15:21 Kaj cxiu, kiu ektusxos sxian liton, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:22 Kaj cxiu, kiu ektusxos ian objekton, sur kiu sxi sidis, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:23 Kaj se io estos sur la lito, aux sur objekto, sur kiu sxi sidis, kaj iu tion ektusxos, tiam li estos malpura gxis la vespero.

15:24 Kaj se viro kusxos kun sxi kaj sxia malpureco estos sur li, tiam li estos malpura dum sep tagoj; kaj cxiu kusxejo, sur kiu li kusxos, estos malpura.

15:25 Se cxe virino fluos sxia sango dum multaj tagoj ne en la tempo de sxia monatajxo, aux se sxi havos elfluon krom sia monatajxo, tiam dum la tuta tempo de elfluado de sxia malpurajxo, simile kiel dum la tempo de sxia monatajxo, sxi estos malpura.

15:26 CXiu kusxejo, sur kiu sxi kusxos dum la tuta tempo de sia elfluado, estos kiel la kusxejo dum sxia monatajxo; kaj cxiu objekto, sur kiu sxi sidos, estos malpura, simile al la malpureco dum sxia monatajxo.

15:27 Kaj cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura; li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.

15:28 Kaj kiam sxi purigxos de sia elfluo, tiam sxi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste sxi estos pura.

15:29 Kaj en la oka tago sxi prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj sxi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.

15:30 Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos sxin antaux la Eternulo koncerne la elfluon de sxia malpureco.

15:31 Tiel antauxgardu la Izraelidojn kontraux ilia malpureco, por ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian logxejon, kiu estas inter ili.

15:32 Tio estas la legxo pri la havanto de elfluo, kaj pri tiu, kiu havas elversxigxon de semo, per kio li farigxas malpura;

15:33 kaj pri malsanulino pro sia monatajxo; kaj pri havanto de elfluo, cxu tio estas viro, cxu virino; kaj pri viro, kiu kusxos kun malpurulino.

16:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj de Aaron, kiam ili venis antaux la Eternulon kaj mortis.

16:2 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en nubo Mi aperados super la fermoplato.

16:3 Kun jeno Aaron venadu en la sanktejon:kun bovido por pekofero kaj kun virsxafo por brulofero.

16:4 Sanktan linan hxitonon li surmetu sur sin, kaj linaj pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu sin, kaj linan cidaron li havu sur la kapo:tio estas sanktaj vestoj. Kaj li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur sin.

16:5 Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj unu virsxafon por brulofero.

16:6 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.

16:7 Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

16:8 Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj:unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel.

16:9 Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros gxin kiel pekoferon.

16:10 Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaux la Eternulo, por fari super gxi pekliberigon kaj forsendi gxin al Azazel en la dezerton.

16:11 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj bucxos sian bovidon de pekofero.

16:12 Kaj li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaux la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso, kaj li enportos tion malantaux la kurtenon.

16:13 Kaj li metos la incenson sur la fajron antaux la Eternulon, kaj nubo de la incenso kovros la fermoplaton, kiu estas sur la kesto de atesto, por ke li ne mortu.

16:14 Kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antauxan parton de la fermoplato, kaj antaux la fermoplato li aspergos sep fojojn per la sango, kiu estos sur lia fingro.

16:15 Kaj li bucxos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos gxian sangon malantaux la kurtenon, kaj agos kun gxia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per gxi sur la fermoplaton kaj antaux la fermoplato.

16:16 Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpurajxojn de la Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en cxiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpurajxoj.

16:17 Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, gxis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.

16:18 Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaux la Eternulo, kaj pekliberigos gxin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos gxin sur la kornojn de la altaro cxirkauxe.

16:19 Kaj li aspergos gxin sep fojojn per la sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos gxin kaj sanktigos gxin de la malpurajxoj de la Izraelidoj.

16:20 Kiam li finos la pekliberigadon de la sanktejo kaj de la tabernaklo de kunveno kaj de la altaro, li alkondukos la vivan kapron;

16:21 kaj Aaron metos siajn ambaux manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super gxi cxiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj cxiujn iliajn krimojn kaj cxiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos gxin per speciala homo en la dezerton.

16:22 Kaj la kapro forportos sur si cxiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikigxan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton.

16:23 Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de kunveno, kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis, enirante en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie.

16:24 Kaj li banos sian korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur sin siajn vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj la bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la popolon.

16:25 Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro.

16:26 Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

16:27 Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpurajxon.

16:28 Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

16:29 Kaj tio estu por vi eterna legxo:en la sepa monato, en la deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi.

16:30 CXar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de cxiuj viaj pekoj antaux la Eternulo vi farigxos puraj.

16:31 Sabato de plena ripozo gxi estu por vi; kaj premu viajn animojn; gxi estu legxo por eterne.

16:32 Pekliberigos la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri anstataux sia patro; kaj li surmetos sur sin la linajn vestojn, la sanktajn vestojn.

16:33 Kaj li pekliberigos la plej sanktan sanktejon kaj la tabernaklon de kunveno, kaj la altaron li pekliberigos; kaj la pastrojn kaj la tutan popolon de la komunumo li pekliberigos.

16:34 Kaj tio estu por vi legxo eterna:pekliberigi la Izraelidojn koncerne iliajn pekojn unu fojon en jaro. Kaj li faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

17:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

17:2 Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis:

17:3 Se iu el la domo de Izrael bucxos bovon aux sxafon aux kapron en la tendaro, aux se li bucxos gxin ekster la tendaro,

17:4 kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti gxin kiel oferon al la Eternulo, antaux la logxejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango:li versxis sangon, kaj tiu homo ekstermigxos el inter sia popolo.

17:5 Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn bucxotojn, kiujn ili volas bucxi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaux la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili bucxu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo.

17:6 Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odorajxon al la Eternulo.

17:7 Ili ne bucxu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malcxaste adoras. Legxo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.

17:8 Kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, alportos bruloferon aux simplan oferon,

17:9 kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari gxin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermigxos el sia popolo.

17:10 Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, mangxos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun, kiu mangxis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo.

17:11 CXar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi cxi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, cxar la sango pekliberigas per la animo.

17:12 Tial Mi diris al la Izraelidoj:Neniu el vi mangxu sangon, kaj ankaux la fremdulo, kiu logxas inter vi, ne mangxu sangon.

17:13 Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo.

17:14 CXar la animo de cxiu korpo estas gxia sango, en gxia animo gxi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj:La sangon de ia korpo ne mangxu, cxar la animo de cxiu korpo estas gxia sango; cxiu, kiu gxin mangxos, ekstermigxos.

17:15 Kaj cxiu, kiu mangxos mortintajxon aux dissxiritajxon, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero, kaj poste li estos pura.

17:16 Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.

18:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

18:2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

18:3 Laux la agoj de la lando Egipta, en kiu vi logxis, ne agu; kaj laux la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laux iliaj legxoj ne kondutu.

18:4 Miajn decidojn plenumu kaj Miajn legxojn observu, por konduti laux ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

18:5 Kaj observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili:Mi estas la Eternulo.

18:6 Neniu alproksimigxu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon:Mi estas la Eternulo.

18:7 La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru:sxi estas via patrino, ne malkovru sxian nudecon.

18:8 La nudecon de via patredzino ne malkovru:gxi estas la nudeco de via patro.

18:9 La nudecon de via fratino, filino de via patro aux filino de via patrino, cxu sxi naskigxis en la domo, cxu sxi naskigxis ekstere, ne malkovru ilian nudecon.

18:10 La nudecon de filino de via filo aux de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; cxar tio estas via nudeco.

18:11 La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskigxis de via patro, sxi estas via fratino, ne malkovru sxian nudecon.

18:12 La nudecon de fratino de via patro ne malkovru:sxi estas korpoparencino de via patro.

18:13 La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; cxar sxi estas korpoparencino de via patrino.

18:14 La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimigxu:sxi estas via onklino.

18:15 La nudecon de via bofilino ne malkovru:sxi estas edzino de via filo, ne malkovru sxian nudecon.

18:16 La nudecon de edzino de via frato ne malkovru:gxi estas nudeco de via frato.

18:17 La nudecon de virino kaj de sxia filino ne malkovru:filinon de sxia filo kaj filinon de sxia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon:ili estas korpoparencinoj; tio estas malcxasteco.

18:18 Kaj virinon kune kun sxia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri sxian nudecon apud sxi, dum sxia vivo.

18:19 Kaj al virino dum sxia monata malpureco ne alproksimigxu, por malkovri sxian nudecon.

18:20 Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kusxu pro semo, malpurigxante kun sxi.

18:21 Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Molehx, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

18:22 Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino:tio estas abomenajxo.

18:23 Kaj kun nenia bruto kusxu, malpurigxante per gxi; kaj virino ne starigxu antaux bruto, por kunigxi:tio estas fiajxo.

18:24 Ne malpurigxu per cxio cxi tio; cxar per cxio cxi tio malpurigxis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaux vi.

18:25 Kaj malpurigxis la tero, kaj Mi postulas respondon pri gxia malbonagado, kaj la tero eljxetas siajn logxantojn.

18:26 Sed vi observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenajxoj, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi

18:27 (cxar cxiujn tiujn abomenajxojn faris la homoj de tiu tero, kiuj logxis antaux vi, kaj la tero malpurigxis);

18:28 por ke la tero ne eljxetu ankaux vin, kiam vi malpurigos gxin, kiel gxi eljxetis la popolon, kiu estis antaux vi.

18:29 CXar se iu faros ion el cxiuj tiuj abomenajxoj, la farantoj ekstermigxos el sia popolo.

18:30 Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laux la abomenindaj legxoj, laux kiuj oni agis antaux vi, kaj por ke vi ne malpurigxu per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

19:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

19:2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.

19:3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

19:4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.

19:5 Kaj kiam vi bucxos pacoferon al la Eternulo, bucxu gxin, por akiri placxon.

19:6 En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni forbruligu per fajro.

19:7 Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.

19:8 Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.

19:9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne forkolektu.

19:10 Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo restigu ilin:Mi estas la Eternulo, via Dio.

19:11 Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.

19:12 Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

19:13 Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu cxe vi gxis mateno.

19:14 Ne malbenu surdulon, kaj antaux blindulo ne kusxigu falilon; timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

19:15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

19:16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.

19:17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.

19:18 Ne faru vengxon kaj ne portu koleron kontraux la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem:Mi estas la Eternulo.

19:19 Miajn legxojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.

19:20 Se viro kusxas kun virino pro semo, kaj sxi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraux ne elacxetita aux ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, cxar sxi ne estis libera.

19:21 Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno virsxafon kiel pekoferon.

19:22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virsxafo de pekofero antaux la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.

19:23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj.

19:24 En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.

19:25 Sed en la kvina jaro vi povas mangxi gxiajn fruktojn, kolektante por vi gxiajn produktajxojn:Mi estas la Eternulo, via Dio.

19:26 Ne mangxu kun sango; ne auxguru kaj ne antauxdiru sorcxe.

19:27 Ne cxirkauxtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.

19:28 Entrancxojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi:Mi estas la Eternulo.

19:29 Ne senhonorigu vian filinon, prostituante sxin; por ke la lando ne farigxu prostituista kaj por ke la lando ne plenigxu de malcxasteco.

19:30 Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu:Mi estas la Eternulo.

19:31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

19:32 Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

19:33 Kaj se eklogxos cxe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.

19:34 Kiel indigxeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

19:35 Ne faru maljustajxon en la jugxo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso.

19:36 Pesilo gxusta, peziloj gxustaj, efo gxusta, kaj hino gxusta estu cxe vi:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

19:37 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

20:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

20:2 Al la Izraelidoj diru:CXiu el la Izraelidoj, kaj el la fremduloj, kiuj logxas inter la Izraelidoj, kiu donos iun el siaj idoj al Molehx, mortu; la popolo de la lando mortigu lin per sxtonoj.

20:3 Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo pro tio, ke el siaj idoj li donis al Molehx, por malpurigi Mian sanktejon kaj malhonori Mian sanktan nomon.

20:4 Kaj se la popolo de la lando kovros siajn okulojn for de tiu homo, kiam li donos iun el siaj idoj al Molehx, kaj ne mortigos lin:

20:5 tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj kontraux lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj cxiujn, kiuj malcxastos, imitante lin en la malcxastado por Molehx, el inter ilia popolo.

20:6 Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorcxistoj, por malcxasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun animon kaj ekstermos gxin el inter gxia popolo.

20:7 Sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

20:8 Kaj observu Miajn legxojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin.

20:9 CXiu, kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, estu mortigita:sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.

20:10 Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.

20:11 Kaj se iu kusxis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaux ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

20:12 Kaj se iu kusxis kun sia bofilino, ili ambaux estu mortigitaj:abomenajxon ili faris, ilia sango estu sur ili.

20:13 Kaj se iu kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambaux faris:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

20:14 Kaj se iu prenis virinon kaj sxian patrinon, tio estas malcxastegeco:per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malcxasteco inter vi.

20:15 Kaj se iu kusxis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankaux la bruton mortigu.

20:16 Kaj se virino alproksimigxis al ia bruto, por sekskunigxi kun gxi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton:ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.

20:17 Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aux filinon de sia patrino, kaj li vidis sxian nudecon kaj sxi vidis lian nudecon, tio estas maldecajxo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaux la okuloj de sia popolo:la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon.

20:18 Kaj se iu kusxis kun virino dum sxia malsano kaj malkovris sxian nudecon, li vidatigis sxian elfluejon kaj sxi malkovris la elfluejon de sia sango:ili ambaux estu ekstermitaj el inter sia popolo.

20:19 Kaj la nudecon de la fratino de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; cxar li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon.

20:20 Kaj se iu kusxis kun sia onklino, li malkovris la nudecon de sia onklo:ili portu sian pekon, ili mortos seninfanaj.

20:21 Kaj se iu prenis la edzinon de sia frato, tio estas malpurajxo:la nudecon de sia frato li malkovris, seninfanaj ili estos.

20:22 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin, por ke ne eljxetu vin la lando, en kiun Mi kondukas vin, por tie logxi.

20:23 Kaj ne agu laux la legxoj de la popolo, kiun Mi forpelas de antaux vi, cxar cxion cxi tion ili faris kaj Mi ekabomenis ilin.

20:24 Kaj Mi diris al vi:Vi heredos ilian landon, kaj Mi gxin donos al vi, por ke vi posedu gxin, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu distingis vin el inter la popoloj.

20:25 Kaj faru diferencon inter bruto pura kaj malpura kaj inter birdo malpura kaj pura; kaj ne malpurigu viajn animojn per bruto kaj per birdo, kaj per cxio, kio movigxas sur la tero, kion Mi apartigis por vi, ke vi rigardu ilin kiel malpurajn.

20:26 Kaj estu antaux Mi sanktaj, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kaj Mi apartigis vin el inter la popoloj, por ke vi estu Miaj.

20:27 Kaj viro aux virino, se ili estos magiistoj aux sorcxistoj, estu mortigitaj; per sxtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili.

21:1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili:Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;

21:2 krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;

21:3 kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per sxi li povas sin malpurigi.

21:4 Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.

21:5 Ili ne faru al si senharajxon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entrancxojn.

21:6 Sanktaj ili estu antaux sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; cxar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.

21:7 Virinon malcxastan aux senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpusxitan de sia edzo, ili ne prenu; cxar pastro estas sankta al sia Dio.

21:8 Tial tenu lin sankte, cxar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.

21:9 Se filino de pastro senhonorigxis per malcxastado, sxi senhonorigas sian patron:oni forbruligu sxin per fajro.

21:10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas versxita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek dissxiri siajn vestojn.

21:11 Kaj al neniu mortinto li venu; ecx per sia patro aux sia patrino li sin ne malpurigu.

21:12 Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; cxar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li:Mi estas la Eternulo.

21:13 Edzinon li prenu al si virgulinon.

21:14 Vidvinon, forpusxitinon, senhonorigitinon, aux malcxastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.

21:15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, cxar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.

21:16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

21:17 Diru al Aaron jene:Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplajxon, li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.

21:18 CXar neniu, kiu havas ian kriplajxon, alproksimigxu:nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,

21:19 nek homo, kiu havas rompitan kruron aux rompitan brakon,

21:20 nek gxibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.

21:21 Neniu, kiu havas kriplajxon el la idaro de Aaron la patro, alproksimigxu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo:li havas kriplajxon, tial li ne alproksimigxu, por alporti la panon de sia Dio.

21:22 La panon de sia Dio el la plejsanktajxoj kaj el la sanktajxoj li povas mangxi.

21:23 Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimigxu, cxar li havas kriplajxon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, cxar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

21:24 Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj.

22:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

22:2 Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktajxojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi:Mi estas la Eternulo.

22:3 Diru al ili:Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktajxoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpurajxon, tiam tiu animo ekstermigxos de antaux Mi:Mi estas la Eternulo.

22:4 Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aux elfluon, tiu ne mangxu la sanktajxojn, gxis li purigxos. Kiu ektusxis iun, kiu malpurigxis per mortinto, aux kiu havas elfluon de semo;

22:5 aux kiu ektusxis ian rampajxon, per kiu li malpurigxis, aux iun homon, de kiu li malpurigxis per ia lia malpurajxo;

22:6 tiu, ektusxinte tion, estos malpura gxis la vespero, kaj li ne mangxu la sanktajxojn, antaux ol li estos lavinta sian korpon per akvo.

22:7 Post la subiro de la suno li farigxos pura, kaj tiam li povas mangxi la sanktajxojn, cxar tio estas lia mangxajxo.

22:8 Kadavrajxon kaj ion, kion dissxiris bestoj, li ne mangxu, por ke li ne malpurigxu per tio:Mi estas la Eternulo.

22:9 Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en gxi, se ili tion malhonoros:Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

22:10 Kaj neniu laiko mangxu sanktajxon; logxanto cxe pastro kaj ankaux dungito ne mangxu sanktajxon.

22:11 Se pastro acxetis homon per sia mono, tiu povas mangxi tion; kaj tiuj, kiuj naskigxis en lia domo, povas mangxi lian panon.

22:12 Se filino de pastro edzinigxis kun viro laika, sxi ne mangxu el la levataj sanktajxoj.

22:13 Sed se filino de pastro farigxis vidvino aux eksedzino kaj sxi ne havas infanojn, kaj sxi revenis en la domon de sia patro, kiel sxi estis en sia juneco, tiam sxi povas mangxi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas gxin mangxi.

22:14 Se iu mangxis sanktajxon per eraro, li aldonu al gxi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktajxon.

22:15 Ili ne malhonoru la sanktajxojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo.

22:16 Kaj ili ne sxargxu sur sin la kulpon de la krimo, mangxante siajn sanktajxojn; cxar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.

22:17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

22:18 Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael aux el la fremduloj inter Izrael alportas sian oferon, cxu gxi estas promesitajxo aux cxu gxi estas ofero memvola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon,

22:19 tiam, por ke vi akiru placxon, gxi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el sxafoj, aux el kaproj.

22:20 Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon.

22:21 Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aux memvole, el grandaj aux malgrandaj brutoj, gxi estu sendifekta, por ke gxi placxu; nenia difekto estu sur gxi.

22:22 Beston blindan aux difektitan aux kriplan aux absceshavan aux aknohavan aux favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo.

22:23 Bovon aux sxafon, kiu havas tro longajn aux tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero gxi ne akiros placxon.

22:24 Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, desxiritan, aux fortrancxitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion.

22:25 Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; cxar kriplajxo estas sur ili, difektajxo estas sur ili:ili ne akiros al vi placxon.

22:26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

22:27 Kiam naskigxos bovido aux sxafido aux kaprido, tiam gxi restu dum sep tagoj sub sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue gxi povas akiri placxon kiel fajrofero al la Eternulo.

22:28 Sed nek bovon, nek sxafon bucxu kun gxia ido en unu tago.

22:29 Se vi alportas dankoferon al la Eternulo, oferu gxin tiel, ke gxi akiru por vi placxon.

22:30 En la sama tago oni devas gxin mangxi; ne lasu iom el gxi gxis la mateno:Mi estas la Eternulo.

22:31 Kaj observu Miajn ordonojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

22:32 Kaj ne malhonoru Mian sanktan nomon, kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin,

22:33 kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti por vi Dio. Mi estas la Eternulo.

23:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

23:2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.

23:3 Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; gxi estu sabato al la Eternulo en cxiuj viaj logxejoj.

23:4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo:

23:5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, estas Pasko al la Eternulo.

23:6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj mangxu macojn.

23:7 En la unua tago estu cxe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.

23:8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

23:9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

23:10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.

23:11 Kaj li skuos la garbon antaux la Eternulo, por ke vi akiru placxon; en la morgauxa tago post la festo la pastro gxin skuos.

23:12 Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan sxafidon jaragxan kiel bruloferon al la Eternulo.

23:13 Kaj kun gxi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odorajxon, kaj kun gxi, kiel versxoferon, kvaronon de hino da vino.

23:14 Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj fresxajn grajnojn ne mangxu gxis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; gxi estu eterna legxo por viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.

23:15 Kaj kalkulu al vi de post la morgauxa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn.

23:16 GXis la morgauxa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo.

23:17 El viaj logxejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo.

23:18 Kaj alportu kune kun la panoj sep sxafidojn sendifektajn jaragxajn kaj unu bovidon kaj du virsxafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj versxoferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

23:19 Pretigu ankaux unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaragxajn sxafidojn kiel pacoferon.

23:20 Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaux la Eternulo, kun la du sxafidoj; gxi estu sanktajxo al la Eternulo por la pastro.

23:21 Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu cxe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna legxo en cxiuj viaj logxejoj en viaj generacioj.

23:22 Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestajxon de via rikolto ne kolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo lasu tion:Mi estas la Eternulo, via Dio.

23:23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

23:24 Diru al la Izraelidoj jene:En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.

23:25 Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

23:26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

23:27 Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

23:28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio.

23:29 CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo.

23:30 Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo.

23:31 Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj.

23:32 Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton.

23:33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

23:34 Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo.

23:35 En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

23:36 Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron.

23:37 Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago;

23:38 krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.

23:39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.

23:40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj.

23:41 Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna legxo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu gxin.

23:42 En lauxboj logxu dum sep tagoj, cxiu indigxeno en Izrael logxu en lauxboj;

23:43 por ke sciu viaj generacioj, ke en lauxboj Mi logxigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

23:44 Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj.

24:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

24:2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu cxiam.

24:3 Ekster la kurteno de la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron gxin cxiam arangxadu de vespero gxis mateno antaux la Eternulo; tio estu eterna legxo en viaj generacioj.

24:4 Sur la pure ora kandelabro li arangxadu la lumojn antaux la Eternulo cxiam.

24:5 Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el gxi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu cxiu pano;

24:6 kaj arangxu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaux la Eternulo.

24:7 Kaj metu sur cxiun vicon puran olibanon, kaj tio estos cxe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo.

24:8 En cxiu tago sabata oni cxiam arangxu tion antaux la Eternulo; de la Izraelidoj gxi estu eterna interligo.

24:9 Kaj gxi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili mangxu gxin sur sankta loko, cxar tio estas plejsanktajxo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna legxo.

24:10 Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido;

24:11 kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis SXelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan.

24:12 Kaj oni metis lin en malliberejon, gxis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.

24:13 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

24:14 Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj cxiuj, kiuj auxdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per sxtonoj.

24:15 Kaj al la Izraelidoj diru jene:CXiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon.

24:16 Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo. CXu fremdulo, cxu indigxeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.

24:17 Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.

24:18 Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro gxi:beston pro besto.

24:19 Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris:

24:20 rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li.

24:21 Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro gxi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita.

24:22 La sama jugxo estu cxe vi cxu por fremdulo, cxu por indigxeno; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

24:23 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

25:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante:

25:2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo.

25:3 Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritrancxu vian vinbergxardenon kaj kolektu iliajn produktajxojn;

25:4 sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo:vian kampon ne prisemu kaj vian vinbergxardenon ne pritrancxu.

25:5 Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritrancxitaj brancxoj ne deprenu:tio estu jaro de ripozo por la tero.

25:6 Kaj la produktajxoj de la sabata tero estu mangxajxo por vi cxiuj:por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunlogxanto, kiuj logxas cxe vi.

25:7 Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, cxiuj gxiaj produktajxoj estu kiel mangxajxo.

25:8 Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naux jarojn.

25:9 Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando.

25:10 Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por cxiuj gxiaj logxantoj:jubileo gxi estu por vi; kaj revenu cxiu al sia posedajxo, kaj cxiu revenu al sia familio.

25:11 Jubileo gxi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritrancxitaj vinberbrancxoj.

25:12 CXar jubileo gxi estas, sankta gxi estu por vi; de la kampo mangxu gxiajn produktajxojn.

25:13 En tiu jubilea jaro cxiu revenu al sia posedajxo.

25:14 Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, aux se vi acxetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian.

25:15 Laux la kalkulo de la jaroj post la jubileo acxetu de via proksimulo; laux la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi.

25:16 Laux la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; cxar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi.

25:17 Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

25:18 Kaj plenumu Miajn legxojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi logxos en la lando sendangxere.

25:19 Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi mangxados gxissate, kaj vi logxos sur gxi sendangxere.

25:20 Kaj se vi diros:Kion ni mangxos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktajxojn?

25:21 Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj gxi alportos produktajxojn por tri jaroj.

25:22 Kaj vi semos en la oka jaro, sed vi mangxos la produktajxojn malnovajn gxis la nauxa jaro; gxis venos la rikolto de gxiaj produktajxoj, vi mangxos malnovajn.

25:23 Kaj la tero ne estu vendata por cxiam; cxar al Mi apartenas la tero, cxar vi estas fremduloj kaj paslogxantoj cxe Mi.

25:24 Kaj sur la tuta tero de via posedado permesu liberigon de la tero.

25:25 Se via frato malricxigxos kaj vendos ion de sia posedajxo, sed venos reacxetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reacxeti la venditajxon de sia frato.

25:26 Kaj se iu ne trovos por si reacxetanton, sed li mem farigxos suficxe bonstata, kaj havos tiom, ke li povos reacxeti,

25:27 tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restajxojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado.

25:28 Sed se li ne havos suficxe, por redoni al li, tiam lia venditajxo restu en la manoj de la acxetinto gxis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro gxi foriru, kaj li revenu al sia posedado.

25:29 Kaj se iu vendos logxeblan domon en urbo, kiun cxirkauxas muro, tiam gxi estas reacxetebla gxis la fino de jaro post gxia vendo; en la dauxro de jaro gxi estas reacxetebla.

25:30 Sed se gxi ne estos reacxetita antaux la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en urbo cxirkauxita de muro, restas por cxiam cxe gxia acxetinto en liaj generacioj; gxi ne foriras en jaro jubilea.

25:31 La domoj en la vilagxoj ne cxirkauxitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reacxeti, kaj en jubilea jaro ili foriras.

25:32 Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj cxiam havas la rajton de reacxeto.

25:33 Se iu elacxetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo aux la urba posedajxo foriras en la jubilea jaro; cxar la domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedajxo inter la Izraelidoj.

25:34 Kaj la kampoj cxirkaux iliaj urboj ne estu vendataj, cxar tio estas ilia porcxiama posedajxo.

25:35 Se via frato malricxigxos kaj lia brako malfortigxos apud vi, tiam subtenu lin; cxu li estas fremdulo, cxu paslogxanto, li vivu kun vi.

25:36 Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi.

25:37 Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li mangxajxon, ne postulu gxian pligrandigon.

25:38 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.

25:39 Kiam malricxigxos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi, tiam ne sxargxu lin per laborado sklava;

25:40 kiel dungito, kiel paslogxanto li estu cxe vi; gxis la jubilea jaro li servu cxe vi;

25:41 kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaux liaj filoj kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedajxo de siaj patroj.

25:42 CXar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn.

25:43 Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion.

25:44 Via sklavo kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi; el ili acxetu sklavon kaj sklavinon.

25:45 Ankaux el la idoj de la paslogxantoj, kiuj fremdule logxas cxe vi, el ili vi povas acxeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas cxe vi kaj kiuj naskigxis en via lando; ili povas esti via posedajxo.

25:46 Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porcxiaman posedajxon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.

25:47 Kaj se fremdulo aux paslogxanto cxe vi estos bonstata, kaj via frato malricxigxos antaux li kaj vendos sin al la fremdulo aux paslogxanto cxe vi aux al ido de familio de fremdulo:

25:48 post la vendo restas al li rajto de elacxeto; iu el liaj fratoj elacxetu lin.

25:49 Aux lia onklo, aux filo de lia onklo elacxetu lin, aux iu el lia parencaro, el lia familio elacxetu lin; aux se lia stato suficxos, li mem sin elacxetos.

25:50 Kaj li faru prikalkulon kun sia acxetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, gxis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laux la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu cxe li.

25:51 Se restas ankoraux multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elacxeton pro si el la mono, pro kiu li estis acxetita.

25:52 Se restas malmulte da jaroj gxis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elacxeton.

25:53 Kiel lauxjara dungito li estu cxe li, kaj cxi tiu ne regu lin kruele antaux viaj okuloj.

25:54 Kaj se li ne elacxetigxos tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj.

25:55 CXar Miaj sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

26:1 Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu cxe vi, kaj sxtonojn kun bildoj ne kusxigu en via lando, por adorklinigxi super ili:cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

26:2 Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu:Mi estas la Eternulo.

26:3 Se vi agos laux Miaj legxoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,

26:4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.

26:5 Kaj la tempo de drasxado dauxros cxe vi gxis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj dauxros gxis la semado, kaj vi mangxos vian panon sate kaj vi logxos sendangxere en via lando.

26:6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kusxos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.

26:7 Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaux vi de glavo.

26:8 Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaux vi de glavo.

26:9 Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.

26:10 Kaj vi mangxos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.

26:11 Kaj Mi starigos Mian logxejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.

26:12 Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

26:13 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.

26:14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn;

26:15 kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:

26:16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj.

26:17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.

26:18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.

26:19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.

26:20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.

26:21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj.

26:22 Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos.

26:23 Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi:

26:24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj.

26:25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko.

26:26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos.

26:27 Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min:

26:28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj.

26:29 Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos.

26:30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin.

26:31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn.

26:32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi.

26:33 Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj.

26:34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj.

26:35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi.

26:36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.

26:37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj.

26:38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj.

26:39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos.

26:40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min.

26:41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,

26:42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.

26:43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis.

26:44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio.

26:45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo.

26:46 Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

27:1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

27:2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu faros sanktan promeson dedicxi animon laux via taksado al la Eternulo,

27:3 tiam via taksado devas esti:pro virseksulo en la agxo de dudek jaroj gxis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da argxento laux la sankta siklo.

27:4 Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj.

27:5 Kaj se tio estos agxulo de kvin jaroj gxis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj.

27:6 Se tio estos agxulo de unu monato gxis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da argxento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da argxento.

27:7 Kaj se en la agxo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.

27:8 Kaj se li estas tro malricxa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaux la pastro kaj la pastro taksu lin:konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.

27:9 Se tio estas bruto el tiaj, kiajn oni ofere alportas al la Eternulo, tiam cxio, kio estas donita al la Eternulo, estu sankta.

27:10 Oni ne devas gxin sxangxi nek anstatauxigi gxin, bonan per malbona aux malbonan per bona; se tamen iu anstatauxigos bruton per bruto, tiam gxi kaj ankaux gxia anstatauxigito farigxu konsekrita.

27:11 Se tio estas ia bruto malpura, el tiaj, kiajn oni ne alportas ofere al la Eternulo, tiam oni starigu la bruton antaux la pastro;

27:12 kaj la pastro taksos gxin, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel taksos la pastro, tiel gxi estu.

27:13 Se la promesinto volos gxin elacxeti, li aldonu kvinonon al via takso.

27:14 Se iu dedicxos sian domon kiel sanktajxon al la Eternulo, tiam la pastro gxin taksu, cxu gxi estas bona, cxu malbona; kiel la pastro gxin taksos, tiel gxi restu.

27:15 Sed se la dedicxinto volos elacxeti sian domon, tiam li aldonu kvinonon de la mono de via takso, kaj gxi restos lia.

27:16 Se el sia posedata kampo iu dedicxos ion al la Eternulo, tiam via taksado devas esti proporcia al gxia semitajxo:pro semitajxo en la kvanto de hxomero da hordeo estu la takso kvindek sikloj da argxento.

27:17 Se de jubilea jaro li dedicxas sian kampon, tiam la afero restu laux via taksado.

27:18 Sed se post la jubilea jaro li dedicxos sian kampon, tiam la pastro kalkulu al li la monon laux la jaroj, kiuj restas gxis la jubilea jaro, kaj tion oni deprenu de via takso.

27:19 Se la dedicxinto volos elacxeti la kampon, tiam li aldonu kvinonon de la mono laux via taksado, kaj gxi restos lia.

27:20 Sed se li ne elacxetos la kampon kaj la kampo estos vendita al alia homo, tiam gxi ne estos plu elacxetebla.

27:21 Kaj tiu kampo, kiam gxi foriros en la jubilea jaro, estos konsekrita al la Eternulo, kiel kampo prijxurita:gxi farigxos posedajxo de la pastro.

27:22 Kaj se iu dedicxos al la Eternulo kampon, kiun li acxetis kaj kiu ne estas el la kampoj de lia hereda posedajxo,

27:23 tiam la pastro kalkulu al li la takson gxis la jubilea jaro, kaj li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritajxon al la Eternulo.

27:24 En la jubilea jaro la kampo revenos al tiu, de kiu oni gxin acxetis, al kiu apartenas hereda posedado de tiu tero.

27:25 CXiu via taksado estu laux la sankta siklo:el dudek geroj konsistu la siklo.

27:26 Nur unuenaskiton, kiu el la brutoj apartenas al la Eternulo pro sia unuenaskiteco, neniu dedicxu:cxu gxi estas bovo, cxu gxi estas sxafo, gxi apartenas al la Eternulo.

27:27 Se gxi estas bruto malpura, tiam oni devas elacxeti gxin laux via taksado kaj aldoni al la valoro kvinonon; se gxi ne estos elacxetita, oni vendu gxin laux via taksado.

27:28 Nur cxio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el cxio, kio apartenas al li, cxu gxi estas homo, cxu bruto, cxu posedata kampo, ne estu vendata nek elacxetata. CXio konsekrita estas plejsanktajxo de la Eternulo.

27:29 CXiu konsekrita, kiu estos konsekrita el la homoj, ne estu elacxetita; li devas morti.

27:30 CXiu dekonajxo el la tero, el la semitajxo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; gxi estas sanktajxo de la Eternulo.

27:31 Se iu volos elacxeti ion el sia dekonajxo, li aldonu al la valoro kvinonon.

27:32 Kaj cxiu dekono el la bovoj kaj sxafoj, el cxio, kio pasas sub la bastono de pasxtanto, la deka estu konsekrita al la Eternulo.

27:33 Oni ne devas esplori, cxu gxi estas bona aux malbona, kaj oni gxin devas ne anstatauxigi; se iu gxin anstatauxigos, tiam gxi kaj gxia anstatauxajxo estu sanktajxoj kaj ne estu elacxetataj.

27:34 Tio estas la ordonoj, kiujn la Eternulo ordonis al Moseo por la Izraelidoj sur la monto Sinaj.


Next: Numbers