Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: Ephesians

1:1 Pauxlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo:

1:2 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

1:3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

1:4 kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;

1:5 antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo,

1:6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;

1:7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,

1:8 kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento,

1:9 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li,

1:10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;

1:11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

1:12 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;

1:13 en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,

1:14 kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.

1:15 Pro tio mi ankaux, auxdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al cxiuj sanktuloj,

1:16 ne cxesas danki pro vi, vin nomante en miaj pregxoj;

1:17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li;

1:18 dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj,

1:19 kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,

1:20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj,

1:21 multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta;

1:22 kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio,

1:23 kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.

2:1 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj,

2:2 en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo, laux la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo;

2:3 inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj.

2:4 Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,

2:5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis),

2:6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo;

2:7 por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:

2:8 cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio;

2:9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.

2:10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

2:11 Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laux la karno, nomataj la Necirkumcido cxe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno-

2:12 ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.

2:13 Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la sango de Kristo.

2:14 CXar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo,

2:15 en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;

2:16 kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;

2:17 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;

2:18 cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.

2:19 Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj paslogxantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,

2:20 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem;

2:21 en kiu cxiu aparta konstruajxo, bone kunigita, kreske farigxas sankta templo en Kristo;

2:22 en kiu vi ankaux estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

3:1 Pro tio mi, Pauxlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,

3:2 se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,

3:3 ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis,

3:4 per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,

3:5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,

3:6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,

3:7 al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco.

3:8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;

3:9 kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion;

3:10 por ke nun konatigxu al la regantoj kaj auxtoritatoj en la cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco de Dio,

3:11 laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;

3:12 en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.

3:13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.

3:14 Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaux la Patro,

3:15 el kiu cxiu familio, en la cxielo kaj sur la tero, estas nomata,

3:16 por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;

3:17 por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,

3:18 kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,

3:19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio.

3:20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

3:21 estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen.

4:1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,

4:2 kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,

4:3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

4:4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko;

4:5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,

4:6 unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj.

4:7 Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo.

4:8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.

4:9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero?

4:10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)

4:11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;

4:12 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,

4:13 gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;

4:14 por ke ni jam ne estu infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de trompo;

4:15 sed parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,

4:16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

4:17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj,

4:18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro;

4:19 kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco.

4:20 Sed vi ne tiel lernis Kriston;

4:21 se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero;

4:22 por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj,

4:23 kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso,

4:24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.

4:25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.

4:26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;

4:27 ankaux ne donu lokon al la diablo.

4:28 SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.

4:29 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.

4:30 Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto.

4:31 CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico;

4:32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.

5:1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;

5:2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

5:3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;

5:4 nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.

5:5 CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.

5:6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.

5:7 Ne estu do partoprenantoj kun ili;

5:8 cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo

5:9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),

5:10 provante, kio bone placxas al la Sinjoro;

5:11 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;

5:12 cxar estas hontinde ecx paroli pri tio, kion ili faras sekrete.

5:13 Sed cxio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, cxar cxio elmontrata estas lumo.

5:14 Tial estas dirite:Vekigxu, dormanto, kaj relevigxu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.

5:15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj;

5:16 elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj.

5:17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.

5:18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

5:19 parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,

5:20 dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

5:21 submetigxante unu al alia en la timo al Kristo.

5:22 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.

5:23 CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.

5:24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio.

5:25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,

5:26 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto,

5:27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta.

5:28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;

5:29 cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion;

5:30 cxar ni estas membroj de lia korpo.

5:31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.

5:32 CXi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.

5:33 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

6:1 Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas.

6:2 Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso),

6:3 por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.

6:4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

6:5 Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laux la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;

6:6 ne laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;

6:7 kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;

6:8 sciante, ke, kian ajn bonon faras cxiu, cxu sklavo aux liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.

6:9 Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

6:10 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.

6:11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo.

6:12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.

6:13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari.

6:14 Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,

6:15 kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco;

6:16 super cxio tenante la sxildon de fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.

6:17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;

6:18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,

6:19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio,

6:20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

6:21 Plue, por ke vi sciigxu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos cxion al vi Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro,

6:22 kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.

6:23 Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

6:24 Graco estu kun cxiuj, kiuj sendeklinigxe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.


Next: Philippians