Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: 2 Corinthians

1:1 Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun cxiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Ahxaja lando:

1:2 Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

1:3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo;

1:4 kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.

1:5 CXar kiel la suferoj de Kristo abundas cxe ni, tiel same abundas ankaux per Kristo nia konsolo.

1:6 Sed se ni afliktigxas, tio estas por via konsolo kaj savigxo; aux se ni konsoligxas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaux suferadas;

1:7 kaj nia espero pri vi estas firma, cxar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaux vi estas partoprenantoj en la konsolo.

1:8 CXar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo;

1:9 ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn,

1:10 kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraux plu nin forsavos;

1:11 dum vi ankaux nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

1:12 CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi.

1:13 CXar ni skribas al vi nenion alian krom tio, kion vi legas kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi prikonsentos gxis la fino;

1:14 kiel ankaux vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same, kiel vi ankaux estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.

1:15 Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon,

1:16 kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antauxen irigita al Judujo.

1:17 Kiam mi do tiel intencis, cxu mi elmontris kapricemon? aux kion mi celas, cxu mi tion celas lauxkarne, tiel ke estu cxe mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne?

1:18 Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne.

1:19 CXar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj Ne, sed en li la Jes estigxis.

1:20 CXar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio, en li estas la Jes; tial ankaux per li estas la Amen, por la gloro al Dio per ni.

1:21 Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio,

1:22 kiu ankaux nin sigelis kaj donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito en niaj koroj.

1:23 Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto.

1:24 Ne kvazaux ni estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via gxojo; cxar per via fido vi staras.

2:1 Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malgxojo.

2:2 CXar se mi vin malgxojigas, kiu do min gxojigas, krom tiu, kiu estas malgxojigata de mi?

2:3 Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malgxojon de tiuj, pri kiuj mi devus gxoji, fidante pri vi cxiuj, ke mia gxojo estas la gxojo de vi cxiuj.

2:4 CXar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malgxoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.

2:5 Sed se iu kauxzis malgxojon, li kauxzis malgxojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi cxiuj.

2:6 Suficxa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto;

2:7 pro tio, kontrauxe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutigxu per sia troa malgxojo.

2:8 Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon.

2:9 GXuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, cxu vi en cxio estas obeemaj.

2:10 Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaux; cxar kion mi ankaux pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaux Kristo,

2:11 por ke Satano ne gajnu profiton kontraux ni:cxar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.

2:12 Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermigxis al mi pordo,

2:13 mi ne ricevis ripozon por mia spirito, cxar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiauxis ilin kaj foriris al Makedonujo.

2:14 Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.

2:15 CXar ni estas al Dio dolcxa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj;

2:16 al cxi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas tauxga por cxi tio?

2:17 CXar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaux Dio ni parolas en Kristo.

3:1 CXu ni denove komencas nin mem rekomendi? aux cxu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aux de vi?

3:2 Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de cxiuj;

3:3 cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

3:4 Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio;

3:5 ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio,

3:6 kiu ankaux tauxgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

3:7 Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta,

3:8 kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro?

3:9 CXar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro.

3:10 CXar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en cxi tiu rilato, pro la superabunda gloro.

3:11 CXar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraux pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.

3:12 Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo,

3:13 kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizagxon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu gxis finigxo de tio, kio estis forpasanta;

3:14 sed iliaj animoj sensentigxis; cxar ecx gxis hodiaux, cxe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,

3:15 sed gxis hodiaux, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kusxas sur ilia koro.

3:16 Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata.

3:17 La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.

3:18 Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

4:1 Pro tio, ke ni havas cxi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuragxigxas;

4:2 sed ni formetis la kasxitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies konscienco antaux Dio.

4:3 Sed se nia evangelio eble estas vualita, gxi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas;

4:4 en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.

4:5 CXar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo.

4:6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

4:7 Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;

4:8 ni estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj;

4:9 persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj;

4:10 cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo.

4:11 CXar ni, la vivantoj, cxiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia morta karno.

4:12 La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.

4:13 Sed havante la saman spiriton de fido laux la skribo:Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaux kredas, kaj tial ankaux ni parolas;

4:14 sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaux kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi.

4:15 CXar cxio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio.

4:16 Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago.

4:17 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

4:18 dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.

5:1 CXar ni scias, ke se la surtera logxejo de nia tabernaklo dissolvigxos, ni havas de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj.

5:2 CXar vere en cxi tiu ni gxemas, sopirante al la survestado per nia logxejo, kiu devenas de la cxielo;

5:3 se almenaux, vestite, ni ne trovigxos nudaj.

5:4 CXar ni, kiuj estas en cxi tiu tabernaklo, gxemas sxargxite, ne pro tio, ke ni deziras senvestigxi, sed cxar ni deziras survestigxi, por ke la mortajxo estu elsorbita de la vivo.

5:5 Kaj Tiu, kiu nin elfaris por cxi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito.

5:6 Ni do cxiam gxoje kuragxas, kaj ni scias, ke dum ni cxeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro

5:7 (cxar ni iradas fide, ne vide);

5:8 ni gxoje kuragxas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj cxeesti kun la Sinjoro.

5:9 Tial ankaux ni ambicias, cxu cxeestante aux forestante, esti akceptindaj cxe li.

5:10 CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

5:11 Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontrigxas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontrigxas ankaux al viaj konsciencoj.

5:12 Ni ne denove nin rekomendas al vi, sed donas al vi kauxzon fierigxi pri ni, por ke vi havu ion respondi al tiuj, kiuj fierigxas sxajne kaj ne kore.

5:13 CXar cxu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aux cxu ni estas seriozaj, tio estas pro vi.

5:14 CXar la amo de Kristo nin devigas; cxar ni jugxas jene, ke cxar unu mortis pro cxiuj, tial cxiuj mortis;

5:15 kaj li mortis pro cxiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj relevigxis.

5:16 Tial ni de nun konas neniun lauxkarne; ecx kvankam ni konis Kriston lauxkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.

5:17 Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj.

5:18 Sed cxio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo;

5:19 nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.

5:20 Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaux Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repacigxu al Dio.

5:21 Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

6:1 Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio

6:2 (cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auxskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);

6:3 ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;

6:4 sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj,

6:5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,

6:6 en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,

6:7 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre,

6:8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;

6:9 kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;

6:10 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.

6:11 Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.

6:12 Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internajxoj.

6:13 Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaux estu plivastigitaj.

6:14 Ne estigxu kunjuguloj maltauxge kun nekredantoj; cxar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aux kian komunajxon havas lumo kun mallumo?

6:15 Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aux kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?

6:16 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

6:17 Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos,

6:18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.

7:1 Havante do cxi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de cxia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

7:2 Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraux neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis.

7:3 Ne por vin kondamni mi tion diras; cxar mi antauxe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti.

7:4 Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi:mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la gxojo meze de nia tuta aflikto.

7:5 CXar ecx kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciligxis, sed ni cxiel depremigxis; ekstere estis bataloj, interne timoj.

7:6 Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito;

7:7 kaj ne nur per lia alveno, sed ankaux per la konsolo, per kiu li konsoligxis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraux pli gxojis.

7:8 CXar kvankam mi vin malgxojigis per mia epistolo, mi ne bedauxras pri tio, kvankam mi ja bedauxris; cxar mi vidas, ke tiu epistolo vin malgxojigis, sed nur mallonge.

7:9 Mi nun gxojas, ne pro tio, ke vi malgxojis, sed pro tio, ke vi malgxojis gxis pento; cxar vi laux Dio malgxojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni.

7:10 CXar la malgxojo laux Dio elfaras penton gxis savo, ne bedauxrindan; sed la malgxojo de la mondo elfaras morton.

7:11 CXar jen kian zorgemon tiu sama malgxojo laux Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian vengxon! En cxio vi elmontris vin puraj pri la afero.

7:12 Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni elmontrigxu al vi mem antaux Dio.

7:13 Tial ni konsoligxis; kaj en nia konsolo ni gxojis des pli multege pro la gxojo de Tito, cxar lia animo estas refresxigita de vi cxiuj.

7:14 CXar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni cxion parolis vereme al vi, tiel same ankaux nia fanfaronado, kiun mi faris antaux Tito, montrigxis vera.

7:15 Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi cxiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis.

7:16 Mi gxojas, ke en cxio mi povas fidi al vi.

8:1 Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;

8:2 nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia gxojo kaj ilia profunda malricxeco abundis al la ricxo de ilia malavareco.

8:3 CXar mi konstatas, ke laux sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,

8:4 petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;

8:5 kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.

8:6 Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis, tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon.

8:7 Sed kiel al vi cxio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco.

8:8 Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaux.

8:9 CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.

8:10 Kaj en tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli.

8:11 Sed nun kompletigu la faradon ankaux; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaux estu la plenumo el via havo.

8:12 CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo.

8:13 CXar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,

8:14 sed laux egaleco:via abundo nuntempe farigxu por ilia manko, por ke ilia abundo farigxu por via manko, por ke estu egaleco;

8:15 kiel estas skribite:Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

8:16 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.

8:17 CXar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.

8:18 Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra cxiuj eklezioj;

8:19 kaj krom tio, li ankaux estis elektita de la eklezioj, por vojagxadi kune kun ni rilate al cxi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,

8:20 evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo, kiun ni administras;

8:21 cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj.

8:22 Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi.

8:23 Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo.

8:24 Vi do elmontru al ili antaux la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

9:1 CXar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue skribi al vi;

9:2 cxar mi scias vian volontecon, pri kiu mi fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Ahxaja lando jam antaux unu jaro pretigxis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili.

9:3 Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne farigxu vanta rilate al cxi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj,

9:4 por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro cxi tiu fido.

9:5 Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.

9:6 Sed jen:Tiu, kiu semas sxpare, ankaux rikoltos sxpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaux rikoltos malavare.

9:7 CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan.

9:8 Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro;

9:9 kiel estas skribite: Li sxutis kaj donis al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne.

9:10 Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutrajxo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco;

9:11 dum vi pliricxigxos en cxio al cxia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.

9:12 CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio;

9:13 cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj;

9:14 dum ili mem ankaux, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi.

9:15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

10:1 Mi mem, Pauxlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de Kristo, mi, kiu en via cxeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuragxas rilate al vi:

10:2 mi mem petegas vin, ke cxeestante, mi ne kuragxu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuragxi kontraux iuj, kiuj rigardas nin kiel lauxkarne iradantajn.

10:3 CXar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laux karno

10:4 (cxar la iloj de nia militado estas ne lauxkarnaj, sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de fortikajxoj);

10:5 dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo,

10:6 kaj starante pretaj puni cxian malobeon, tuj kiam via obeo plenumigxos.

10:7 Vi rigardas la aferojn antaux via vizagxo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaux ni.

10:8 CXar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia auxtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin dejxeti), mi ne hontus;

10:9 por ke ne sxajnu, kvazaux mi volus timigi vin per miaj leteroj.

10:10 CXar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malsxatinda.

10:11 Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, cxeestante, ni estas ankaux per agado.

10:12 CXar ni ne kuragxas nin interkalkuli aux kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; cxar ili estas neprudentaj, mezurante sin laux si mem kaj komparante sin al si mem.

10:13 Sed ni fieros ne pretermezure, sed laux la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi ecx gxis vi.

10:14 CXar ni ne tro etendas nin, kvazaux ni ne atingus gxis vi; cxar ni jam venis gxis vi en la evangelio de Kristo,

10:15 ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laux nia mezurilo gxis plua abundo,

10:16 por prediki la evangelion gxis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj.

10:17 Sed kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

10:18 CXar ne tiu, kiu sin mem rekomendas, estas akceptata, sed tiu, kiun rekomendas la Sinjoro.

11:1 Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsagxeco; sed efektive vi ja pacience min toleras.

11:2 CXar mi jxaluzas pri vi per Dia jxaluzo, cxar mi fiancxigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel cxastan virgulinon al Kristo.

11:3 Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.

11:4 CXar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aux se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aux malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.

11:5 CXar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.

11:6 Kaj kvankam mi estas neklera laux parolo, mi tamen ne tia estas laux scio; sed en cxio ni malkasxe agis cxe vi inter cxiuj.

11:7 Aux cxu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio?

11:8 Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;

11:9 kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon, mi ne estis sxargxo sur iu; cxar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin, kaj ankoraux tenos.

11:10 Jen estas la vero de Kristo en mi, ke cxi tiu fanfarono ne estos barita kontraux mi en la regionoj Ahxajaj.

11:11 Kial? cxu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias.

11:12 Sed kiel mi faras, tiel mi ankaux faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili trovigxu samaj, kiel ni.

11:13 CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo.

11:14 Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo.

11:15 Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.

11:16 Denove mi diras:Neniu opiniu min malsagxa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsagxan, por ke mi ankaux iom fanfaronu.

11:17 Tion, kion mi diras, mi diras ne laux la Sinjoro, sed kvazaux malsagxe, en cxi tiu insistado pri fierado.

11:18 CXar multaj fanfaronas laux la karno, do mi ankaux fanfaronos.

11:19 CXar vi afable toleras malsagxulojn, estante mem sagxaj.

11:20 CXar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formangxas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizagxon.

11:21 Mi parolas kvazaux per sinmallauxdo, kvazaux ni estus malfortigxintaj. Tamen pri kio iu kuragxas, pri tio (mi parolas en malsagxeco) mi ankaux kuragxas.

11:22 CXu ili estas Hebreoj? mi ankaux. CXu ili estas Izraelidoj? mi ankaux. CXu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaux.

11:23 CXu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortigxoj ofte.

11:24 De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.

11:25 Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj, trifoje mi suferis sxippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;

11:26 en oftaj vojagxoj, en dangxeroj de riveroj, dangxeroj de rabistoj, dangxeroj de Judoj, dangxeroj de la nacianoj, dangxeroj en urbo, dangxeroj en dezerto, dangxeroj en la maro, dangxeroj inter falsaj fratoj;

11:27 en laboro kaj sufero, en oftaj sendormigxoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.

11:28 Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas cxiutage, nome la zorgado pri cxiuj eklezioj.

11:29 Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?

11:30 Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.

11:31 La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu cxiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.

11:32 En Damasko, la urbestro sub la regxo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;

11:33 kaj tra fenestro oni min delasis lauxflanke de la muro en korbo, kaj mi eligxis de liaj manoj.

12:1 Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkasxoj de la Sinjoro.

12:2 Mi konas viron en Kristo, antaux dek kvar jaroj (cxu en la korpo, mi ne scias, cxu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan gxis en la trian cxielon;

12:3 kaj mi scias pri la tiela viro (cxu en la korpo, aux ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias),

12:4 ke li estis eklevita en Paradizon, kaj auxdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli.

12:5 Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortajxoj.

12:6 CXar se mi deziros fieri, mi ne estos malsagxa; cxar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aux auxdas cxe mi.

12:7 Kaj pro la treega grandeco de la malkasxoj-por ke mi ne tro altigxu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altigxu.

12:8 Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi.

12:9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.

12:10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

12:11 Mi malsagxigxis:vi min devigis; cxar mi devus estis lauxdata de vi; cxar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio.

12:12 Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en cxia pacienco, per signoj kaj mirindajxoj kaj potencajxoj.

12:13 CXar en kio vi farigxis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne sxargxigxis al vi? pardonu al mi cxi tiun maljustajxon.

12:14 Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne farigxos sxargxo por vi, cxar mi celas ne viajn, sed vin; cxar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj.

12:15 Kaj plej gxoje mi elspezos kaj elspezigxos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, cxu mi estas des malpli amata?

12:16 Tio estu, tamen mi ne estis sxargxo por vi; sed estante ruzema, mi vin kaptis per logo.

12:17 CXu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi?

12:18 Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. CXu Tito vin superruzis? cxu ni ne iradis laux la sama Spirito? cxu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?

12:19 Vi ankoraux nun cxiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaux vi. Antaux Dio, ni parolas en Kristo. Sed cxio, amataj miaj, estas por via edifo.

12:20 CXar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, jxaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, sxveligxoj, tumultoj;

12:21 ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

13:1 Jen la trian fojon mi venas al vi. Laux la diro de du atestantoj aux tri cxiu vorto estu konfirmita.

13:2 Mi antauxdiris, kaj mi nun antauxdiras, kiel cxeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al cxiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos;

13:3 cxar vi sercxas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi;

13:4 cxar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. CXar ni ankaux estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.

13:5 Provu vin mem, cxu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aux cxu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.

13:6 Sed mi esperas, ke vi sciigxos, ke ni ne estas malaprobindaj.

13:7 Ni pregxas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montrigxu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, ecx kvankam ni estus malaprobindaj.

13:8 CXar ni ne povas fari ion kontraux la vero, sed nur por la vero.

13:9 CXar ni gxojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaux ni pregxas por via perfektigxo.

13:10 Pro tio mi skribas cxi tion, forestante, por ke, cxeestante, mi ne agu severe laux la auxtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por dejxetado.

13:11 Fine, fratoj, adiaux. Perfektigxu, konsoligxu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos cxe vi.

13:12 Salutu unu la alian per sankta kiso.

13:13 CXiuj sanktuloj vin salutas.

13:14 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi cxiuj.


Next: Galatians